Gábor Döbrentei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Döbrentei
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1785 (1785-12-01)
en Somlószőlős
Morto 28-an de marto 1851 (1851-03-28) (65-jaraĝa)
en Buda
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Patro Lajos Döbrentei vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gábor Döbrentei, laŭ hungarlingve kutima nomordo Döbrentei Gábor (malofte Döbrentey Gábor) estis hungara poeto, verkisto, redaktoro, membro kaj ĉefsekretario de Hungara Scienca Akademio.

Gábor Döbrentei
Gábor Döbrentei en 1880

Gábor Döbrentei [1] naskiĝis la 1-an de decembro 1785 en Somlószőlős. Li mortis la 28-an de marto 1851 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Döbrentei frekventis lernejojn en Pápa kaj Sopron. Li komencis poemadi jam en Sopron en 1804. Poste li plulernis en Germanio. Hejmenveninta en Pest (urbo) li konatiĝis kun kremo de la hungaraj literaturistoj. En 1813 en Transilvanio li fondis Erdélyi Múzeum, kiu estis la unua hungara kultura revuo. En 1823 li translokiĝis al Vieno, sed en la sekva jaro li ricevis ŝtatan postenon en Buda. Li estis unu el la fondintoj de MTA. Foje li uzis pseŭdonimojn Pártfalvy Márk, Szentkuti Sándor, Remény Andor.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • diversaj poemoj ekzemple en Erdélyi Múzeum, Koszorú
  • A német dráma történetei (Historioj de la germana dramo)
  • tradukitaj teatraĵoj, ekzemple de Ŝekspiro
  • noveloj
  • porinfanaj verkoj
  • diversaj literaturaj leteroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Busto de Gábor Döbrentei