Gábor Lisznyay Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Lisznyay Szabó
Memortabulo pri Gábor Lisznyay Szabó
Memortabulo pri Gábor Lisznyay Szabó
Persona informo
Naskonomo Szabó Gábor László Béla Iván
Naskiĝo 8-an de decembro 1913 (1913-12-08)
en Budapeŝto
Morto 22-an de majo 1981 (1981-05-22) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Q61360528 • Fodor Zeneiskola • Muzikakademio Franz Liszt
Memorigilo Gábor Lisznyay Szabó
Infanoj 2
Okupo
Okupo komponisto • preĝeja orgenisto • muzikinstruisto
vdr

Gábor Lisznyay Szabó [listnjai sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lisznyay Szabó Gábor estis hungara komponisto, korusestro, orgenisto, lerneja kaj altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Lisznyai.

Gábor Lisznyay Szabó [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1913 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de majo 1981 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Lisznyay maturiĝis en gimnazio, krome li frekventis ankaŭ muziklernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris 3 diplomojn en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1934 (eklezia dirigento), 1935 (komponisto) kaj 1937 (artista komponisto). Liaj plej gravaj instruistoj estis Artúr Harmat, Albert Siklós, Ernő Unger, Jenő Ádám kaj Ernő Dohnányi. Post siaj studoj li instruis (gimnazio (1938), Muzikarta Altlernejo (1947-1969), lernejo de Veresegyház (li estis ankaŭ korusestro de la lernejo), ktp) aŭ orgenludis en Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros) (1942-1956) kaj Granda Sinagogo de Budapeŝto (1950-1971). Li ricevis paralizan malsanon en 1971, tial poste li okupiĝis ĉefe pri komponado. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • mesoj: Szentkereszt, 1938; Et unam sanctam, 1942; Missa simplex, 1945; Requiem, 1945; Szt Gellért, 1967
  • oratorioj: István királyhoz; Karácsonyi; Kantáta Bethlen Gábor intelmeiből
  • komponaĵoj por orgeno: Orgonaszó II. 1938; Két prelúdium 1939; Orgonaszó IV. 1940; Magyar orgonazene II. 1972

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto
  • arta lernejo de Veresegyház prenis la nomon "Lisznyay Szabó Gábor" en 2004

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]