Gäu (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Gäu
Blazono de la distrikto Gäu
Kastelo Neu Bechburg en Oensingen
Mapo de la distrikto Gäu
Distriktoj de Kantono Soloturno
Kantono Soloturno
Ĉefloko Oensingen
Geografia situo CH1903: 619774 / 236971 (mapo)47.2833333333337.7Koordinatoj: 47° 17′ N, 7° 42′ O; CH1903: 619774 / 236971 (mapo) f1
Nombro de loĝantoj 17787  (2009-12-31)
Areo 62,02 km²
Loĝantardenseco 287 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1101
vdr


La distrikto Gäu estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 17787 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Oensingen. Kune kun la distrikto Thal ĝi formas la oficdistrikton Thal-Gäu.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Gäu, kiu plejparte kongruas kun la regiono Gäu, situas sude de la Soloturna Ĵuraso, norde de Aro meze inter Olten kaj Soloturno. Tra la distrikto fluas de okcidento al oriento la rivero Dünnern.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Härkingen kruciĝas la du plej gravaj svisaj aŭtovojoj, nome la svisa aŭtovojo A1 kun la svisa aŭtovojo A2. Pasas tra la distrikto la grava fervojlinio de Zuriko tra Bielo al Neŭŝatelo kun haltejo de interurbaj rapidtrajnoj en Oensingen.

Komunumoj de la distrikto Gäu[redakti | redakti fonton]

La distrikto Gäu konsistas (stato en 2009) el 8 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Oensingen estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Egerkingen Egerkingen 3044 6.93 2401
Härkingen Härkingen 1207 5.57 2402
Kestenholz Kestenholz 1683 8.59 2403
Neuendorf Neuendorf 1934 7.13 2404
Niederbuchsiten Niederbuchsiten 963 5.49 2405
Oberbuchsiten Oberbuchsiten 1880 9.39 2406
Oensingen Oensingen 4976 12.03 2407
Wolfwil Wolfwil 2010 6.89 2408
Totale 8 17787 680,51 1101

Historio[redakti | redakti fonton]

Historie kaj geografie la distrikto Gäu konsistas el la kernolando de la iama Grafejo Buchsgau. Kiel aparta distrikto Gäu ekzistas ek de la jaro 1988. En la jaro 1798 post la Helveta Revolucio Gäu estiĝis parto de la helveta distrikto Balsthal, kiu 1841 estis alinomita Balsthal-Gäu. Nuntempe la distrikto Gäu formas kune kun la distrikto Thal la elektodistrikton Thal-Gäu. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]