Géry Leuliet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géry Leuliet
Persona informo
PlumnomoGéry Leuliet
Vera nomoGéry-Jacques-Charles Leuliet
Dato de naskiĝo12-a de januaro 1910
NaskiĝlokoRichebourg-l'Avoué
Dato de morto1-a de januaro 2015
MortolokoArras
Aĝo je morto104
Okupoj kaj profesioj
Okupoepiskopo
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Géry Leuliet ([ĵeri lölje] ; naskiĝis la 12-an de januaro 1910 en Richebourg-l'Avoué, mortis la 1-an de januaro 2015 en Arras; vera nomo Géry-Jacques-Charles Leuliet) estis franca episkopo.

Li emeritas de sia okupo, episkopo en Amiens ekde la 15-a de januaro 1985.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinta en Richebourg-l'Avoué la 12-an de januaro 1910, li estis ordinita pastro la 8-an de julio 1933 por la diocezo de Arras.

Nomumita episkopo de la diocezo de Amiens la 14-an de februaro 1963, li estis konsekrita la 9-an de majo samjare. Li retiriĝis de sia ofico la 15-an de januaro 1985, atinginte aĝ-limon.

Dum sia servado, li konsekris MS-ron Jean Cuminal, episkopo de diocezo de Saint-Flour, kaj estis kun-konsekrinto de MS-roj Joseph Wicquart kaj Paul-Marie Guillaume.

La 13-an de majo 2012, Géry Leuliet estiĝis dojeno de tutmondaj episkopoj, 102-jara[1], post la morto de Antoine Nguyên Van Thien[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]