Gödöllő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gödöllő
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 2100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 32 688  (2023) [+]
Loĝdenso 527 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 36′ N, 19° 22′ O (mapo)47.619.366666666667Koordinatoj: 47° 36′ N, 19° 22′ O (mapo) [+]
Alto 207 m [+]
Areo 61,98 km² (6 198 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Gödöllő (Pest)
Gödöllő (Pest)
DEC
Gödöllő
Gödöllő
Situo de Gödöllő

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gödöllő [+]
vdr

Gödöllő [godolO] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gödöllő, kies centro ĝi estas. Máriabesnyő estas ekstera parto de Gödöllő.

Ĉefplaco de Gödöllő

Gödöllő[redakti | redakti fonton]

Gödöllő situas ĉe mildaj deklivoj, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Miskolc, aŭtoŝoseo M3 preteriras, fine tie finiĝas interloka tramo el Budapeŝto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo dum la turka erao senhomiĝis. Poste Antal Grassalkovich (graŝalkoviĉ) faris tie centron de siaj bienoj. Li estis malriĉa, sed talenta advokato, kiu faris karieron. Lia tasko estis redoni la bienojn al la posteuloj post la 150 jara turka erao. El tio li profitis kaj iĝis unu el la plej riĉaj hungaroj. Li konstruis imponan kastelon. Baldaŭe imperiestro Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) kaj lia edzino Elizabeta uzis ĝin. Poste Miklós Horthy ofte ripozis en la kastelo. Dum la socialisma erao la soveta armeo loĝis tie. La kastelo preskaŭ detruiĝis. Nuntempe parto de la konstruaĵo estas renovigita kaj troviĝas en ĝi muzeo, krome oni aranĝas koncertojn.

Kastelo de Gödöllő

La komunumo iĝis opidumo en 1763, en 1884 grandvilaĝo, en 1966 urbo. En 1933 okazis Monda Renkontiĝo de skoltoj. Ekde 1950 Agrara Universitato funkcias.

Apuda iama vilaĝo Máriabesnyő, nun apartenaĵo al Gödöllő estas pilgrimloko.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sakralaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Akvoturo en Gödöllő
Urbodomo de Gödöllő

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Gödöllö[redakti | redakti fonton]

En 1981 la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj ILEI havis en tiu urbo sian ĉiujaran Konferencon.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]