Hachette

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hachette (stacidomo).
Hachette
Librairie Hachette
eldonejonegoco vd
Dum 1826 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company with a board of directors (n.o.s.)
Fondintoj Louis Hachette vd
Sidejo 15-a arondismento de Parizo
Lando Francio
Agokampo programarolibrorevuo
filiaj kompanioj Hachette Books • Hodder & Stoughton • Librairie générale française • Orbit • Hachette Book Group • Chambers Harrap • Éditions Grasset • Teach Yourself • Q3024920 • Éditions Larousse • Hachette India • Orion Publishing Group • Hachette Fascicoli • Bragelonne vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Hachette et Cie ([aŝet' e kompanji'] "Hachette kaj kompanio") estas grava libroeldonejo en Parizo, kiu estis varbita al Esperanto de Bourlet en 1901. La firmao en multegaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondantojn kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj.

La barcelona eldonejo Espasa kontraktis la laboron por la hispana merkato. La firmao havis kontrakton kun Zamenhof kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof, kaj Esperanto: Kolekto de la Revuo. Hachette eldonis ankaŭ la gravan gazeton, La Revuo, 1908-1914. La firmao, ĉe kiuj montriĝis ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan Esperantan libroeldonadon, post la Unua mondmilito likvidis sian E-an fakon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La eldonejon fondis en 1826 Louis Hachette. Post 38 jaroj de agado ĝi iĝis monde konata. Evoluo de la firmao permesis en 1947 transpaŝi limojn de Francio 1947. Fine de la 20-a jarcento la firmao ricevis aktualan nomon Groupe Hachette Livre.

Esperantlingvaj publikigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu-ĉi artikolo tiris informon el Enciklopedio de Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.