Haitia kreola lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haitia kreola lingvo
Kreyòl
Mapo
kreola lingvonatura lingvo • lingvo • moderna lingvo
Caribbean French Creole languages
Parolata en Haitio, Bahamoj, Kanado, Kajmaninsuloj, Dominika Respubliko, Franca Gujano, Gvadelupo, Puerto Rico, Usono
Parolantoj 9 600 000
Denaskaj parolantoj 7,8 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por ?
Skribo latina
Lingvistika klasifiko
Kreola lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Haitio
Reguligita de Akademi Kreyòl Ayisyen
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ht
  ISO 639-3 hat
  Glottolog hait1244
Angla nomo Haitian Creole
Franca nomo créole haïtien
vdr
Specimeno
Artikolo Unu de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj:

Tout moun sou tè a fèt tou lib. Tout gen menm valè (nan je lasosyete), tout moun gen menm dwa devan Lalwa. Tout moun fèt ak yon bonsans, tout fèt ak yon konsyans epi youn fèt pou trete lòt tankou frè ak sè.

La Haitia kreola lingvo (kreyòl) estas kreola lingvo bazata sur la franca lingvo. Ĉirkaŭ 7,5 milionoj parolas ĝin en Haitio, kiuj estas preskaŭ la tuta loĝantaro. Pro elmigrado, kelkaj cent mil parolantoj loĝas en aliaj landoj, inkluzive de Kanado, Usono kaj Francio, ankaŭ en multaj Karibmaraj landoj, ĉefe Domingo kaj Bahamoj.

Lingve, ĝi havas kelkajn okcidentajn afrikajn influojn, kiel la volofa, kaj aliaj gbeaj lingvoj, ekzemple la fonua, kaj evea/anlo-evea. Ĝi havas du dialektojn: Fablas kaj altebenaĵa haitia kreolo.

Ekde 1961 oni agnoskis haitian kreolon kiel oficialan lingvon en Haitio. Ĝia uzo en literaturo estas malgranda sed kreskanta. Multaj parolantoj estas dulingvaj, parolante kaj haitian kreolon kaj francan. Tamen, la kreola havas pli malgrandan socialan rangon ol la franca, laŭ opinio de iuj. Multaj instruistoj, verkistoj kaj aktivuloj emfazas fierecon pro la lingvo ekde la jaroj 1980‑aj. Ekzistas jam ĵurnaloj, radio‑ kaj televid‑programoj en tiu lingvo.

Kelkaj simplaj frazoj[redakti | redakti fonton]

(Teksto en ortaj krampoj [ ] estas IFA notacio.)

  • Saluton — Salu [salu]
  • Bonan matenon — Bonjou [bõʒu]
  • Bonan vesperon — Bonswa [bõswa]
  • Adiaŭ — Na we [nawe], (aŭ N ap we) [napwe]
  • Bonvolu — Silvouple [silvuple], souple [suple]
  • Dankon (multe) — Mèsi (anpil) [mɛsi (ãpil)]
  • Kiel vi fartas? — Kijan ou ye? [kiʒãuye]
  • Kio estas via nomo? — Kijan ou rele? [kiʒãurele]
  • Mia nomo estas... — M rele... [m̩rele]
  • Mi amas vin — M renmen w [m̩rɛ̃mɛ̃w]
  • Kiom/Kiom da — Kombyen? [kõbjɛ̃]
  • Kiel? — Kijan? [kiʒã] aŭ Koman? [komã]
  • Kiu (homo)? — Ki moun? [kimun]
  • Kiu? (aĵo) — Ki lès?
  • Kie? — (Ki) Kote? [kikote] / Ki bo? [kibɔ]
  • Kiam? — Ki lè? [kilɛ]
  • Kial? — Pouki(sa)? [puki(sa)]

Specimeno de la vortprofizo[redakti | redakti fonton]

Se la franca font-vorto ne estas sama kiel la franca traduko, la fonto notiĝas en krampoj. Plejparte, la malsamo estas pro tio ke, la haitia lingvo reanalizis la francan difinan artikolon (en esperanta gramatiko, la vorto la) kiel parto de la nomvorto.

Kreola — Franca — Esperanto

  • zwazo [zwazo] — oiseau (<(les) oiseaux) [(lez)wazo] — birdo
  • Ozetazini [etazini] — États-Unis (<(aux) États-Unis [(oz)etazyni]) — Usono
  • vwazen [vwazɛ̃] — voisin [vwazɛ̃] — najbaro
  • nimewo [nimewo] — numéro [nymero] — numero
  • lalin [lalin] — (la) lune [(la)lyn] — luno
  • dèyè [dɛjɛ] — derrière [dɛrjɛr] — malantaŭ
  • zye [zje] — oeil (<(les) yeux [(lez)jø]) — okulo
  • Bondye [bõdje] — Dieu (<(Bon) Dieu [bõdjø]) — Dio
  • makak [makak] — singe (<macaque [makak]) — simio
  • kay [kaj] — maison — domo
  • bekann [bekan] — bécane — biciklo
  • diri [diri] — riz (<(du) riz [dyri]) — rizo
  • pwa [pwa] — pois [pwa] — fabo
  • blan [blã] — blanc; étranger — blanka; blankulo, fremdulo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]