Hajgao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Portreto de Matsuo Bashō, de Yokoi Kinkoku, ĉ. 1820, kombinita kun la plej konata hajko de Bashō: Furuike ya / kawazu tobikomu / mizu no oto (Olda lageto/ Malgranda ran' ensaltas/ Plaŭdad' de akvo).

Hajgao (japana 俳画 haiga) estas japandevena formo de la poeziĝenro hajkajo, kiu kombinas pentraĵon kun hajko aŭ hajkaja prozo. Tiu praktiko herediĝis de mezepoka inkpentrado (水墨畫, suibokuga). En hajgao, la pentraĵo povas foje ilustri la poemon, aŭ prezenti ĝian scenan aŭ rakontan etendaĵon. Alifoje, la rilato inter poemo kaj pentraĵo estas pli fora, kaj la du partoj ligiĝas nur per partoprenita atmosfero.[1] Yosa Buson (1716 - 1784), unu el la plej grandaj majstroj de hajgao, kredis ke tiu pli fora ligo inter pentraĵo kaj poemo estis la idealo de hajgao.[2]

Nuntempe, kvankam tradicia hajgao daŭradas fariĝi, pluraj modernaj artistoj faras hajgaojn per kombinaĵo de hajko kun fotografaĵo aŭ komputila bildo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shirane, Haruo, Traces of Dreams, Stanford University Press, 1998, ISBN 0-8047-3099-7 p.93
  2. Katō Shūson kaj aliaj (redaktistoj), 俳文学大辞典 (Vortaro de hajkaja literaturo), Kadokawa shoten, 1995, ISBN 978-4040227009, pp.665-666

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Foto-hajgao farita de Yumegusa. Kreita 2006