Hall in Tirol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hall in Tirol
latine: Salina in Aeni Valle
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Hall in Tirol
Ŝtato Aŭstrio Aŭstrio
Federacia lando Tirolo
Montaro Alpoj
Rivero Eno
Supermara alteco 574 m s. m.
Koordinatoj 47° 11′ 00″ N 11° 30′ 00″ O / 47.18333 °N, 11.50000 °O / 47.18333; 11.50000 (mapo)
Areo 5,54 km² (554 ha)
Loĝantaro 12 695 (01.01.2011)
Denseco 2 291,52 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 6060
Situo de Hall enkadre de Aŭstrio
Situo de Hall enkadre de Aŭstrio
Situo de Hall enkadre de Aŭstrio
Vikimedia Komunejo: Hall in Tirol
Retpaĝo: http://www.hall-in-tirol.at/

Hall in TirolHall en Tirolo estas urbo kaj komunumo en Tirolo, en Aŭstrio. En 2011, tie loĝis 12.695 homoj.[1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hall situas proksimume 8 km oriente de Innsbruck en la Eno-valo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hall estis unuafoje menciita en 1232. Ek de la 13-a jarcento la salminejo en la Hall-valo (latera valo de la rivero Eno) estis la plej grava ekonomia faktoro de la urbo kaj de ĝia ĉirkaŭaĵo. La graveco de la salo ankaŭ estas elmontrita en la blazono, kiu montras du leonojn tenantaj barelon da salo. La salo estis eksportita ankaŭ al Svislando kaj suda Germanio.

En 1303 Hall iĝis urbo. La rajtoj kiuj venis kun tio, same kiel la komerco asociita kun la komercado laŭlonge la riveroj Eno kaj Danubo, igis la urbon gvidan merkaton kaj komerclokon en la nordaj partoj de Tirolo. En 1447 granda brulego detruis la plejparton de la supra urbo.

En 1477 la duko Sigismondo de Aŭstrio translokis la monfarejon de Merano al Hall, ĉar la urbo estis pli proksima al la argenta minejo de Schwaz. En Hall estis presita la unua arĝenta monero Talero. Ankaŭ en la 16-a jarcento la monfarejo estis tre novigema kaj enkondukis la unuan rulpremilon. Rekonstruaĵo de tiu maŝino troviĝas en kastelo Hasegg.

Turo de kastelo Hasegg

En la 15-a kaj 16-a jarcento, Hall estis unu el la plej gravaj urboj en la impero de Habsburgoj. Tiu periodo ankaŭ vidis la konstruadon de multaj el la preĝejoj kaj monaĥejoj, kiuj ĝis hodiaŭ karakterizas la aspekton de la urbo. Nuntempe Hall havas la plej grandan sendifektan malnovan urbon en la okcidenta parto de Aŭstrio.

Dum la Habsburga monarkio armea garnizono estis establita en Hall. Tio, kaj la granda vartrajnostacio, kaŭzis fortan bombadon dum 2-a Mondmilito, kiu detruis la fervojan stacidomon, sed feliĉe lasis la malnovan urbon preskaŭ nevundita.

En la jaro 1830 en eksa monaĥejo estis establita regiona frenezulejo (K.K. Provinzial-Irrenanstalt) kiu poste iĝis psikiatria hospitalo kaj en 2011 estis kunigita al la ĝenerala malsanulejo.

De 1938 ĝis 1974 la urbo estis nomita Solbad Hall. Tamen, la vorto Solbad estis forigita de la urbonomo kelkajn jarojn poste, kiam la salminejo estis fermita en 1967.

Gemelurboj[redakti | redakti fonton]

Homoj rilataj al Hall[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]