Halloween

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haloveno
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne. Ĝi estas tipa simbolo de la festo.
Speciale eltranĉita kukurbo kun kandelo interne.
Ĝi estas tipa simbolo de la festo.
festa aŭ feria tago • vigil
Oficiala nomo Halloween
Alia nomo Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj
All Hallows Eve
Saveno
Festata Kanado, Respubliko de Irlando, Aŭstralio, Unuiĝinta Reĝlando, Japanio, Honkongo, Bahamoj, Usono, ankaŭ Nov-Zelando, Eŭropo kaj multaj landoj en Latin-Ameriko, kie ĝi estas plejparte konata kiel Noche de Brujas (Nokto de sorĉistinoj)
Speco Religia, kultura
Dato la 31-an de oktobro
Kutimoj kaj tradicioj eltranĉado de kukurboj, halovenaj ornamaĵoj, fajroj, kostumaj rendevuoj, noktaj festoj
vdr

Haloveno (angle Halloween [haloŭin]) estas la angla nomo por la Antaŭvespero de Ĉiuj Sanktuloj (en la angle All Hallow's Eve fariĝis Halloween), la 31-a de oktobro.

Haloveno estas pli ofta en landoj kun anglosaksa kaj brita kultura influo, kvankam ĝi ankaŭ estas festivalo ĉeestanta en aliaj partoj de la mondo verŝajne kiel rezulto de la tutmondiĝo.

En Usono, Kanado, Britio kaj Irlando, junuloj kutime festas Halovenon portante kostumon kaj irante vespere al la domoj de najbaroj por frapi sur la pordo, kaj kiam la plenkreskulo ĝin malfermas, ili ekkrias "trick or treat!".

Tiu anglalingva esprimo estas tradukebla laŭ diversaj manieroj, "trick" povas esti "artifiko", "trompo" aŭ "sorĉo", kaj "treat" povas esti "regalaĵo", "manĝeto" aŭ "dolĉaĵo". La demando temas pri ĉu la najbaro preferus doni dolĉaĵojn al la junulo aŭ ĉu la najbaro preferus riski ricevi malbonan okazaĵon fare de la junulo. Esperante, oni povas diri "Ruzon aŭ regalon?"

Tio estas la deveno de la frazo, sed nun ĝi estas nur formalaĵo (eĉ ne plu dirite kiel demando, sed kiel enmemorigita frazo), ĉar la plenkreskuloj ĉiam havas dolĉaĵojn por doni al la infanoj. Tamen, pli aĝaj ribelemaj junuloj uzas la nokton por ĥaosumi. Ili ofte ĵetas nekuiritajn ovojn kontraŭ domojn aŭ ĵetas necesejan paperon en la arbojn aŭ sur la tegmenton.

Eĉ pli ribelemaj homoj, en la grandaj urboj de Kanado kaj Usono, ŝatas komenci fajrojn. Sed plejparte, Haloveno estas festotago por etaj junuloj, kiuj vestiĝas en kostumoj de monstroj, ekzemple, fantomoj, vampiroj, sorĉistinoj aŭ la monstro de Frankenŝtejno, sed en Kanado kaj Usono ili vestiĝas ankaŭ kiel siaj plej ŝatataj bildstriaj personoj, bestoj, aŭ preskaŭ io ajn. Ankaŭ universitat-aĝaj junuloj kaj plenkreskuloj profitas la okazon por porti kostumon kaj ĉeesti maskofeston aŭ balon.

De kelkaj jaroj ĉi tiu festo, antaŭe tute fremda al ili, ekpopulariĝis en la neanglakulturaj okcidenteŭropaj landoj, sub komerca impulso. Tamen la eka furoro multe malvarmiĝis en kelkaj regionoj, sub influo interalie de kristanaj eklezioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eĉ se kelkaj folkloristoj detektis la originojn de la festo en la romia festo de Pomona, diino de fruktoj kaj semoj, aŭ en Parentalia, la festo de mortintoj, laŭkrede Haloveno estas moderna ido de Saveno, tago de la novjaro kaj samtempe sakrala tago de mortintoj en la tradicioj de la keltoj. Tia kuniĝo de la fino de jaro kaj perioda reveno de la mortintoj al la vivantoj renkontiĝas en multaj kulturoj, kiel montris la skota homologiisto James Frazer en sia fama kaj ampleksa trivoluma libro The Golden Bough. Tiu Saveno ankoraŭ estas unu el la plej gravaj solenoj de modernaj novpaganoj, aparte vikanoj. Vidu Novpagana festo.

En 1840 ĉi tiu festo alvenis al Usono kaj Kanado, kie ĝi restas forte enradikiĝinta danke al la irlandaj enmigrintoj, kiuj iris Ameriken pro la Granda Irlanda malsatego. Ili disvastigis la kutimon eltranĉi kukurbojn por poste meti en ĝin kandelon (Jack-O'-Lantern). Tamen, oni ne komencis festi Halovenon amase ĝis 1921. Tiujare, oni festis la unuan Halovenan paradon en Minesoto, kaj poste en aliaj ŝtatoj. La tago akiris kreskantan popularecon en la sekvaj jardekoj.

En la 29-a de oktobro 2022 okazis almenaŭ 146 mortoj pro homamasa lavango dum festo de Halloween en Seulo, Sud-Koreio.

Halovenaj ornamaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ornamaĵoj abundas sorĉistinoj, nigraj katoj, fantomoj, skeletoj, araneaĵoj, vespertoj, tomboŝtonoj, diabloj, sorĉitaj domoj, koboldoj, birdotimigiloj, homlupoj, strigoj kaj aliak noktaj kaj mortotemaj estaĵoj. La tradiciaj koloroj de Haloveno estas nigro, violkoloro kaj oranĝkoloro.

Tipaj halovenaĵoj.

Jack-O'-Lantern aŭ kukurba lanterno[redakti | redakti fonton]

Oni malplenigas kaj ĉizas grandajn oranĝajn kukurbojn (pli specife italiajn kukurbojn, aŭ potironojn) por enmeti kandelon, farante vizaĝhavan lanternon (Jack-o'-lantern angle, nomo kiu devenas de irlanda legendo), kiu estas la plej konata Halovena simbolo. Oni metas tiujn kukurb-lanternojn antaŭ la domo por inviti la kostumitajn infanojn kiuj petas frandaĵojn, aŭ ornamas la domajn internojn dum la Halovenaj tagoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]