Halso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigilaro de la ŝipo Prince William; la halso estas antaŭa ŝnuro, ĉe la meza-maldekstra parto de la foto.

En naŭtiko, la halso[1][2]:59 (angle tack, france amure) estas ŝnuro, kiu rigas la antaŭan, malsupran angulon de la velo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Depende de la speco de velo, la antaŭa malsupra angulo de velo estas aŭ senpere fiksita al la ferdeko de la ŝipo, aŭ fiksita per ŝnuro. La halso estas grava, ĉar ĝi estas uzata por agordi la formon de la velo. Eĉ en velŝipoj en kiuj la halso mankas, la antaŭa malsupra angulo de la velo nomiĝas halsa angulo.[2]:59

La halso estas distingita de la ŝkoto per ĝia loko: la halso ĉeestas ĉe la antaŭo (pruo), dum la ŝkotoj kuŝas ĉe la malantaŭo (pobo).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La Esperanta vorto devenas de la ĝermanaj lingvoj (germane Hals, nederlande hals), de kiuj devenas ruse галс, pole hals, finne halssi ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: hals/o
  2. 2,0 2,1 Clissold, Peter. Marista Terminaro (esperante).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]