Hamiltona principo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La hamiltona principo aŭ la principo de plej eta efiko estas ekstrema principo de la scienca fako fiziko. Laŭ ĝi la fizikaj korpoj aŭ fortoj kondutas tiel, ke unuo, kiu difinas la realan efikon de la korpa aŭ forta vojo, pli malgrandas ol ĉe ĉiuj aliaj penseblaj korpaj aŭ fortaj vojoj. Ekzemplo estas la principo de Fermat, laŭ kiu lumradio ene de certa spaco dum sia vojo de punkto A ĝis punkto B ĉiam prenas la plej rapidan vojon, neniam iun superfluan ĉirkaŭvojon.

El la hamiltona principo en taŭga difino rezultas la leĝoj pri movado de Isaac Newton, sed ankaŭ la ekvivacioj de relativisma mekaniko, la ekvacioj de Maxwell pri elektrodinamiko, la ekvivacioj de Albert Einstein de la ĝenerala teorio pri relativeco kaj la ekvivacioj, per kiuj oni priskribas la aliajn elementajn interrilatojn fizikajn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pierre Maupertuis dum la jaro 1746 unuavoje esprimis ĝeneralan principon de la naturo, disvolviĝi ekstreme aŭ optimume. Leonhard Euler kaj Joseph-Louis de Lagrange klarigis meze de la 18-a jarcento, ke tia principo signifas la validecon de la tiel nomataj "Euler-Lagrange-ekvicacioj". La primekanika difino de Joseph Lagrange estis el la jaro 1788. Dum la jaro 1834 William Hamilton eksplicite formuligis la laŭ li nomitan principon.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

La franca vikifontaro havas dosieron kun la titolo "akordiĝo de malsamaj leĝoj de la naturo, kiuj ĝis nun ŝajnis neinterligeblaj", france