Handikapula skotero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Handikapula skotero

Handikapula skotero estas trirada aŭ kvarrada skotero kun elektra propulso kiu nuntempe ĉefe estas uzata de handikapuloj aŭ homoj kun limigita movebleco. Kun maksimuma rapideco de po ĉ. 19 km-oj en horo kaj atingoradiuso de pli ol 100 kilometroj ĝi hodiaŭ estas ŝatata veturilo de naveduloj kaj personoj kiuj volas komforte veturi kaj eviti trafikŝtopiĝojn aŭ publikan transporton. Oni povas sekure kaj facile moviĝi en strato, renkonti kun amikoj, familianoj kaj konatoj, veni al oficejo aŭ vendejoj.

Tekniko[redakti | redakti fonton]

La plejgranda parto de ĉi tiuj skoteroj havas du akumulatorojn de 12 volto kaj 15-100 AH, kiuj provizas elektromotoron de 24 volto per tensio. La akumulatoroj havas vivodaŭron de kvin jaroj dum normala uzado. Ilia ŝarĝa tempo estas 6-12 horoj. Ili povas esti ĝelaj aŭ esti kun plumbo kaj acido. Ĉe iuj vendejoj prezo de akumulatoroj ne estas kalkulitaj en prezo de la veturilo.

Rapideco de la veturilo estas 6–25 km/h, meze 8–12 km/h. Oni povas regi la rapidecon per mantenilo, pedalo aŭ potenciometro. Ĝi povas esti strita maksimume en 10-15%-aj deklivoj. Ĝia efika distanco estas 25–50 km.

Oni povas aĉeti aŭ fari multajn aldonojn, kies prezo estas ekskluditaj el prezo de la veturilo. Oni devas kontroli ilin dum aĉetado. Ekzemploj: korboj, zono de sekureco, ilo por teni bastonon, tego, aŭtorampo.

Pleje fabrikoj estas en Ĉinio kaj Usono, sed la veturiloj estas popularaj ankaŭ en Austrálio kaj Eŭropo. Ili povas esti faldeblaj aŭ komposeblaj; kun ŝanĝebla antaŭparto; kun enkonstruita ŝarĝilo por akumulatoroj kaj tiel plu.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas du radojn malantaŭe, kaj pleje tiaj estas stiritaj. Antaŭe estas unu aŭ du radoj. Komforta kaj strapebla seĝo havas du apogilojn por armoj, kaj oni povas turni ilin por movi en aŭ el. Pleje la veturiloj estas elektraj, sed estas ankaŭ tipoj, kiuj uzas alian fuelon.

Kutime estas la loko por akumulatoroj sub seĝo. Ilia kapacito kaj kurintenso definias gravajn parametrojn post kial longa vojo ĝi necesas esti resarĝita, maksimuman rapidecon, kaj pli krutan deklivon, kiun ĝi povas esti stirita. Pleje la ŝarĝilo estas apartigite, sed pli kaj pli veturiloj estas fabrikitaj kun integrigita ŝarĝilo. Tiu estas pli opurtuna, ĉar la uzanto serĉas elektran reton, kaj post ŝarĝo li veturas plu.

La uzanto povas kontroli rapidecon, indiki, ŝalti lumojn kaj hupi en instrumentpanelo. Li povas vidi tie vidi nivelon de ŝarĝo, kaj tie estas loko por kruconavo. Iuj Amerikaj tipoj havas digitalan instrumentpanelon.

Iloj por stirado dependas de tipo, sed tiuj ebliĝas unumanan stiradon. Ankaŭ stirado antaŭe kaj malantaŭe povas esti ŝaltigita per unu mano. Oni povas ankaŭ halti la veturilon. Post tiu bremsoj manas ŝlosite, ĝis kiam oni startas; do la veturilo manas en ĝia loko. Se ĝi elŝarĝas, oni povas malfermi bremsojn, kaj ŝovi ĝin.

Ĝi havas lumojn por ŝtiri en mallumo. Pleje ĝi povas esti ŝarĝita kun 140 kg; pezaj tipoj povas veturi 280 kg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuan handikapulan skoteron faris Allan R. Thieme en 1968 en Michingan. Tiel helpis li al unu familiano, kiu suferis je multloka sklerozo. Li nomis la unuan markon Amigo, kiu estis stirita per antaŭaj radoj, kaj estis uzebla hejme.

Avantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas ebleco esti pli memstara por homoj, kiuj povas malfacile moviĝi. Oni povas facile uzi ĝin kun malpli peno, ol rulseĝo. Ĝi estas bona alternativo por homoj, kiuj povas stari kaj iri kelkajn paŝojn, aŭ timas antaŭjuĝojn. Ĝi povas facile ankaŭ en magazenoj inter bretaroj.

Malavantaĝoj[redakti | redakti fonton]

Oni povas pli malfacile transporti ĝin, ol rulseĝon. Oni povas disparti ĝin, sed tiu bezonas fortan helpanton kaj mezgrandan aŭ grandan veturilon. En mezgrandaj aŭtoj ĝi bezonas la plejan lokon. Ĝi estas tre malfacile transportebla en flugmaŝinoj. Iuj modeloj estas faldeblaj kaj malpli pezaj, sed tiuj estas tre raraj.

Ĝi estas pli granda ol rulseĝo, ĝi ne povas en malgrandaj liftoj, ŝtuparoj estas malhelpoj, kiujn oni povas tre malfacile uzi. Nur veturiloj kun malalta planko estas vetureblaj. Nur tiuj stacioj de metroo estas uzeblaj, kiuj havas sufiĉe grandan lifton aŭ rampon. Stratrandoj estas problemoj, kiujn oni povas solvi nur per helpanto, aŭ post surterado. Ankaŭ parkantaj aŭtoj malfacilas la vojon. Ĝi estas tre malfacile uzeblaj en malgrandaj lokoj aŭ en etaĝaj domoj kun malgranda lifto.

En iuj landoj, oni devas stirpermesilon por stiri ĝin.

Vidu plu[redakti | redakti fonton]

Traduko[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mozgássegítő kisautó en la hungara Vikipedio.