Hans Staden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Staden
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1525 (1525-01-01)
en Homberg
Morto 1-an de januaro 1579 (1579-01-01) (54-jaraĝa)
en Wolfhagen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esploristo • verkisto • aŭtobiografo
vdr

Hans STADEN (Homberg, ĉ. 1525Wolfhagen, 1576) estis germana pagsoldato, kiu vivis en Brazilo, tre eble la unua germano en tiu lando.

Hans Staden (barba, ĉe fono) rigardas tribon dum kanibalismo

Staden estis en Brazilo en komenco de 16-a jarcento, kiel pagsoldato de Portugalio. Li kombatis en Pernambuko kaj en San-Vicento kontraŭ francaj korsaroj kaj indiĝenoj. Li estis komandanto de malgranda trupo en fortikaĵo en nuna Guarujá, antaŭ Santos. Tupinambaoj el Bertioga atakis la fortikaĵon kaj kaptis lin.

Laŭ indiĝena moro, li ne estis tuj mortigita, ĉar kaptitoj devis pasigi periodon por "purigo" antaŭ morto. Krome, ĉar li ne estis portugalo, li diris al indiĝenoj, ke li estas franco, tiam aliancanoj de tupinambaoj. Kiam francoj alvenis al la vilaĝo, ili diris al la indiĝenoj, ke Staden ne estis franco, sed kunulo de portugaloj. Malgraŭ tio, li pluvivis kaj, tuj poste, li estis reprenita de portugala ŝipo. Li vivis preskaŭ unu jaron inter la indiĝenoj.

Li reiris al Eŭropo, kie li verkis libron pri siaj aventuroj en la Nova Mondo, unu el la unuaj priskriboj de Ameriko al vasta publiko. La libro nomiĝas "Warhaftige Historia und Beschreibung eyner Landtschafft der wilden, nacketen, grimmigen Menschfresser Leuthen in der Newenwelt America gelegen", sed hodiaŭ oni nomas ĝin simple "Du vojaĝoj al Brazilo". Oni eldonis ĝin en Marburg, Germanio, fare de Andres Colben en 1557.

Ĝi havis multajn eldonojn kaj estis fonto de antaŭjuĝoj kontraŭ Sudameriko dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Pro tio, en la 20-a jarcento multaj homoj volis kontraŭi la libron kaj akuzis Staden je mensogo aŭ, minimume, misaĵoj. Sed pli profundaj studoj de la verko, male, montras, ke li priskibis realajn aferojn; ilustraĵoj, ekzemple, rigarditaj kiel fantaziaj, montras detale ujojn, kiuj oni konas nur arĥeologie. Komparo de ceramikaĵoj priskribitaj en la libro de Staden kaj arĥeologiaj restaĵoj tre helpis la komprenon de ĝiaj kuntekstoj. Vere, Staden estis ne antropologo, sed pagsoldato, kaj homo de sia tempo. Sekve, li skribis laŭ sia vidpunkto, ne laŭ "neŭtrala" postuloj de nuna scienco, tamen liaj observoj estis tre ĝustaj.

Literature, la libro estas tre bone verkita kaj leginda vojaĝaventuro. Ekzemple, Hans Staden skribis: "(...) Cunhambebe havis antaŭ si grandan keston plenan je homa karno. Li manĝis kruron, levis ĝin antaŭ mian buŝon kaj demandis al mi ĉu mi volas manĝi. Mi respondis 'malracia besto ne manĝas sian kunulon, ĉu homo devas manĝi alian homon?' Li mordis ĝin tiam kaj diris: Jauára iche' (Mi estas jaguaro)".