Hare Kriŝna (mantro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hare Kriŝna (Maha Mantra) en devanagaria (devanāgarī) skribmaniero.
Hare Kriŝna (Maha Mantra) en bengala.

La Hare Kriŝna mantro, referencata ankaŭ kiel Maha Mantra ("Granda Mantro"), estas 16-vorta vaiŝnavisma mantro kiu estas menciita en la Kali-Santarana Upaniŝado kaj kiu el la 15a jarcento graviĝis por la Bhakti movado laŭ la instruoj de Ĉaitanja Mahaprabhu. Tiu mantro estis komponita el du sanskritaj nomoj de la Suprema Esto, "Kriŝna" kaj "Rama."[1][2]

Laŭ la teologio de Gaŭdija Vaiŝnavismo, la propra origina konscio kaj vivocelo estas pura amo al la dio Kriŝno.[3] Ekde la 1960-aj jaroj, tiu mantro estis bone konata ekster Barato fare de A.C. Bhaktivedanta Svami Prabhupada kaj lia movado, nome Internacia Socio por Kriŝna Konscio (komune konata kiel la "Hare-Kriŝnanoj" aŭ la movado Hare-Kriŝna).[4]

Mantro[redakti | redakti fonton]

"Hare Krishna Hare Krishna,
Krishna Krishna Hare Hare,
Hare Rama Hare Rama,
Rama Rama Hare Hare"

La Hare Kriŝna mantro estas komponita de sanskritaj nomoj en la singularo de la vokativo: Hare, Krishna, kaj Rama (en latinigita literumado). Ĝi estas poezia "stanza" en metriko "anuṣṭubh".

La fakta mantro en la Upaniŝado estas jena:[5]

Citaĵo
 

Hare Rāma Hare Rāma
Rāma Rāma Hare Hare
Hare Kṛṣṇa Hare Kṛṣṇa
Kṛṣṇa Kṛṣṇa Hare Hare

 
— Kali-Saṇṭāraṇa Upaniṣad

Kiam Ĉaitanja Mahaprabhu promulgis la Mahamantra, ĝi estis refarita metante la nomon de Kriŝna unue.

Citaĵo
 


Hare Kṛṣṇa Hare Kṛṣṇa
Kṛṣṇa Kṛṣṇa Hare Hare
Hare Rāma Hare Rāma
Rāma Rāma Hare Hare

 

Prononco de mantro en IPA (Sanskrito):

Citaĵo
 

ɦɐreː kr̩ʂɳɐ ɦɐreː kr̩ʂɳɐ
kr̩ʂŋɐ kr̩ʂŋɐ ɦɐreː
ɦɐreː raːmɐ ɦɐreː raːmɐ
raːmɐ raːmɐ ɦɐreː

 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Hare Krishna mantra", Krishna.
  2. "Chant and be happy", iskcon. Arkivigite je 2017-10-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-20. Alirita 2020-07-31.
  3. Caitanya Caritamrta Ml.20.340 Arkivigite je 2012-04-03 per la retarkivo Wayback Machine.
  4. Religion Encyclopedia – Hare Krishna (ISKCON). Arkivita el la originalo je 2007-10-13. Alirita 2020-07-31.
  5. . Contents of the Kali-Saṇṭāraṇa Upaniṣad (2018-04-16). Alirita 2019-12-31.