Harmono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harmonoj

En akustiko kaj telekomunikado, harmono de unu perioda signalo (aŭ perioda funkcio) estas sinusa komponanto, kies frekvenco estas entjera oblo de la fundamenta frekvenco de la signalo. Ekzemple, se la frekvenco de la signalo estas f, la harmonoj havas frekvencojn 2f, 3f, 4f, ktp.

Perioda signalo (au funkcio) povas esti malkomponi en adicio de sinusaj harmonoj, nomita Serio de Fourier[1]

En muzikaj terminoj, harmonoj estas komponantaj paŝoj de harmona tono, kiuj sonas ĉe entjeraj obloj pli supre ol la nomita noto ludata sur muzika instrumento. Ne-entjeraj obloj nomiĝas partharmonaj aŭ neharmonaj akcesoraj tonoj. Estas la amplitudoj kaj frekvencoj de la harmonoj kaj partharmonoj, kiuj donas al malsamaj muzikiloj iliajn malsamajn tembrojn (malgraŭ ke ne kutime estante detektitaj, aparte per nelerta homa orelo), kaj la aparta kombino de la akcesoraj tonoj de du muzikiloj ludantaj en unisono permesas ke oni perceptas ilin kiel apartaj muzikiloj. Sonorilo havas pli klare konkretajn partharmonojn ol la plimulto da muzikiloj.


EKZEMPLO DE HARMONA SERIO
Frekvenco Supertono Harmono
440Hz Fundamenta frekvenco -
880 Hz Unua Dua
1320 Hz Dua Tria

La harmonoj povas havi amplitudojn de iuj ajn grandecoj.

En multaj muzikaj instrumentoj, eblas ludi la suprajn harmonikojn sen la fundamenta tono (kvankam estante ekzistanta). En simpla kazo (ekz. bekfluto) ĉi tiu havas la efikon fari la notpitĉon ascendante unu oktavon; sed en pli kompleksaj kazoj, multajn aliajn notpitĉojn variadoj okazigas. En iu kazoj ĝi ankaŭ ŝanĝas la tembron de la tono. Ĉi tiu estas parto de la normala maniero de ludi pli altajn notojn kun blovinstrumentoj, tekniko nomita preterblovado. La progresinta tekniko de ludi multharmonojn ankaŭ produktas harmonojn. Sur kordinstrumento eblas produkti tre pure sonantajn notojn, kiujn ludistoj nomigas "harmonojn". Ili havas misteran kvaliton, kaj ankaŭ havas altan notpitĉon, kiu situis sur la verticoj de la kordoj. Harmonoj povas kontroli je unisono la agordon de kordoj, kiuj teorie ne agordiĝas al la unisono. Ekzemple, delikata fingrado de la nodo en la mezo de la plej alta kordo de violonĉelo produktas la saman pitĉon kiel delikata fingrado de la nodo ĉe la distanco triono de la supro de la dua plej alta kordo. Por la voĉo vidu supertonan kantadon, kiu uzas harmonojn.

Harmonoj povas uziĝi por aŭ konsideriĝi kiel la bazo de ĝusta tonigado sistemoj. Komponisto Arnold Dreyblatt povas produkti diversajn harmonojn kun la sola kordo de lia modifita kontrabaso per iomete ŝanĝi lian unikan arĉan teknikon meze inter batado kaj arĉado de la kordoj.

La fundamenta frekvenco estas la inverso de la periodo de la perioda fenomeno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malvolvata de la franca matematikisto : Joseph Fourier

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo _incorporates_ materialo de (Federala, Federacia) Normo _1037C_