Hartwig (Salzburg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hartwig
ĉefepiskopo de Salcburgo
Persona informo
Naskiĝo 10-a jarcento
Morto 5-an de decembro 1023 (1023-12-05)
en Salcburgo
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Familio Aribonidoj
Patro Hartvig la 1-a de Bavario vd
Profesio
Okupo ĉefepiskopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La bavaro Hartwig (mortis la 5-an de decembro 1023 en Salcburgo) estis ĉefepiskopo de Salcburgo de 991 ĝismorte. Li estis pli juna filo de la bavara palatina grafo Hartwig de la Aribonidoj. La libro Gesta archiepiscoporum Salisburgensium nomas lin "amiko de dia laŭdo".

Vivo[redakti | redakti fonton]

La 23-an de decembro 970, Hartwig iĝis subdiakono en la Katedralo de Salcburgo. La 19-an de septembro 973 li estis promociita al diakono, kaj la 18-an de septembro 985 li estis ordinita pastro. La 12-an de aŭgusto 991 li estis konsekrita kiel posteulo al ĉefepiskopo Friedrich. Li partoprenis en la pli orienta sinodo ĉe Ingelheim kiu neis la validecon de la elekto de Gerbert de Aurillac al la vaka arkidiocezo de Reims.

En 996, Hartwig akompanis la junan reĝon, Oto la 3-a, al Romo por imperia kronado en majo. Tie li partoprenis la elekton de papo Gregorio la 5-a (Bruno, dukido el Karintio) kiu faru la kronadon. Por lia rolo en la kronado, Oto donis al Hartwig la rajton organizi bazarojn en Salzburg pregi monerojn. Notoj pri la diversaj donacoj kaj transakcioj en konekto kun Hartwig troviĝas en la t.n. "Traditionsbuch".

Post la morto de Oto, Hartwig estis kontraŭ arkikanceliero Heribert von Köln apogante la elekton de Henriko la 2-a. Lin li akompanis al Majenco por kronado en 1002. Poste la reĝo superŝutis lin per donacegoj kaj privilegioj. En 1007, Hartwig ĉeestis kiam Henriko fondis la diocezon de Bamberg. En 1012, li ĉeestis ĉe la konsekro de la nova katedralo. En 1014, li ĉeestis ĉe la kronado de Henriko kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio en Romo.

Dum la lastaj vivojaroj Hartwig etendigis la korusejon de la katedralo. En 1020 li ricevis ses reĝajn hubojn da tereno ĉe Bamberg por financi tiun ĉi alikonstruon. Li kunlaboris ankaŭ kun Anastasius Aschericus, ĉefepiskopo de Esztergom, por establi efikan hungaran misiokampon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]