Hatchback

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diagramo por komparo inter hatchback kaj kombinaŭto baze sur la sama modelo.

Hatchback (Liftback laŭ komerca termino) estas tipo de aŭto kiu konsistas en kajuto aŭ areo por pasaĝeroj kun integrita spaco por ŝarĝo (valizujo), al kiu oni aliras pere de malantaŭa pordo. Tiu pordo inkludas la malantaŭan vitron kaj la malantaŭa elstaraĵo estas relative mallonga. La malantaŭa pordo estas konsiderata kroma pordo, pro kio la hatchback-oj kun du flankaj pordoj estas nomitaj «tri-pordoj» (triporda) kaj la modeloj kun kvar flankaj pordoj estas «kvin-pordoj» (kvinporda).