Haveno Vostoĉnij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haveno Vostoĉnij
Kontenera terminalo en Haveno Vostoĉnij
Kontenera terminalo en Haveno Vostoĉnij
Kontenera terminalo en Haveno Vostoĉnij
haveno
Loko
Lando  Rusio
Urbo Naĥodka
Geografia situo 42° 44′ N, 133° 5′ O (mapo)42.741464133.079797Koordinatoj: 42° 44′ N, 133° 5′ O (mapo)
Haveno Vostoĉnij (Ĉemara Regiono)
Haveno Vostoĉnij (Ĉemara Regiono)
DEC
Haveno Vostoĉnij
Haveno Vostoĉnij
Situo de Haveno Vostoĉnij

Map

Datenoj
Tipo Marhaveno
Pliaj informoj
Retejo http://www.vostport.ru/
vdr

Haveno Vostoĉnij (ruse Порт Восточный) estas intermoda frajtotransporta kontenera haveno ĉe la orienta fino de la Transsiberia fervojo.[1] Ĝi estas la plej granda haveno en la rusa Fora Oriento. Ĝi situas en Vrangel (orienta antaŭurbo de Naĥodka), Ĉemara Regiono. Profundakva haveno de la golfo de Naĥodka (parto de la Japana Maro), ĝi funkcias tra la tuta jaro kaj taŭgas por pritrakti grandtonelajn ŝipojn. Vostoĉnij estas nefrostiĝanta marhaveno[2] en la rusa Fora Oriento.

La plej granda stivada kompanio en la haveno estas JSC Vostochny Port, specialiĝinta en pritrakto de karbo per transporta ekipaĵo.

Haveno Vostoĉnij ankaŭ konsistas el VostCo Dry Dock, kiu estis konstruejo de la gravitaj baz-strukturoj LUN-A kaj PA-B por disvolviĝo de la enmaraj petrol-kampoj de Saĥaleno.

Gravitaj baz-strukturoj LUN-A kaj PA-B

Alia divizio de Haveno Vostoĉnij estas la speciala petrola mar-terminalo kiu situas en Golfo de Kozmino, kun maksimuma kargo de preskaŭ 15 milionoj da tunoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Welcome to All National Flags. Transrussia (marto 21, 2006). Alirita 2008-02-21. “The Eastern Stevedore Company (ESC) stand also attracts attention. It works on the basis of port Vostochniy. The largest container terminal on the Far East is situated here — right at the start point of the Trans Siberian line.”.[rompita ligilo]
  2. Vostochny Port JSC, Geography, Location. Vostochny Port website (2007). Arkivita el la originalo je 2012-11-29. Alirita 13 decembro 2012. “...  Geographical coordinates: 42 degree 46 minutes of northern latitude; 133 degree 3 minutes of east longitude. [...] Vostochny Port is located in the south of Primorsky Region, in the southeast of Nakhodka bay, in Vrangel bay. This is unique natural harbor is no ice restrictions even in severe winters. ...”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vostochny Port en la angla Vikipedio.