Haveno de Sevilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haveno de Sevilo
riverhaveno
Loko
Lando  Hispanio
Urbo Sevilo
Geografia situo 37° 21′ N, 6° 0′ U (mapo)37.355-5.99472Koordinatoj: 37° 21′ N, 6° 0′ U (mapo)
Haveno de Sevilo (Provinco Sevilo)
Haveno de Sevilo (Provinco Sevilo)
DEC
Haveno de Sevilo
Haveno de Sevilo
Lokigo de Provinco Sevilo en Hispanio
Situo de Haveno de Sevilo

Map

Datenoj
Tipo Marhaveno
vdr
Vido de la haveno de Sevilo

La Haveno de Sevilo troviĝas je 80 kilometroj de la elfluejo de la rivero Gvadalkiviro kaj ĝi estas la sola komerca ĉerivera haveno en Hispanio. Ĝi direktas al la Mediteraneo kaj Atlantiko. La splendoro de la haveno ekiĝis en 1503 kiam establiĝis en Sevilo la "Domo de Kontraktado", danke al kiu la urbo spertis egan ekonomian kreskon kiu ne ĉesis ĝis meze de la 17-a jarcento kiam la "Casa de la Contratacion" estis translokita al Kadizo. Avantaĝiga cirkonstanco por la splendoro de la haveno estis ĝia strategia situo ĉe la centro de profitdona kaj riĉa agrikultura areo. Tiel, la olivoleo kaj vino plenigis la ŝipkelojn destine al Ameriko. El la sevila haveno foriris preskaŭ ĉiuj la malkovraj ekspedicioj de la unua duono de la 16-a jarcento: Diego de Lepe, Alonso de Ojeda, Diego de Nicuesa, Pedrarias Dávila, ktp.