Haŭstorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hyaloperonospora parasitica: hifoj kaj haŭstorioj.
Haŭstorio de Cuscuta epilinum (konvolvulacoj) sur ordinara lino.

En botaniko, haŭstorio[1]suĉradikosuĉhifo, estas la alpendaĵo aŭ parto de parazita fungo (la hifa pinto) aŭ de la radiko de parazitplanto (kiel ekzemple la orobankacoj aŭ la visko) kiu penetras la histon de la gastiganta planto kaj prenas nutraĵojn de ĝi. Haŭstorioj ne penetras la ĉelmembranojn de la gastiganto.

Fungoj en ĉiuj gravaj taksonoj formas haŭstoriojn. La haŭstorioj alprenas plurajn formojn. Ĝenerale, penetrante, la fungo pliigas la surfacareon en kontakto kun la gastiganta ĉelmembrano liberigante enzimojn kiuj malkonstruas la ĉelan parieton, ebligante pli da movado de organika karbono de gastiganto al fungo. Tiel, insekto gastigante parazitfungon kian ekzemple Cordyceps povas esti konsiderata kiel estanta "manĝata ekde sia interno eksteren" kiam la haŭstorioj disvastiĝas en ĝi.

Funkcia interŝanĝo okazas ene de la haŭstoria komplekso. La gastiganto liveras organikan karbonon al la fungo, kaj la metabola agado ene de la komplekso estas sufiĉe pli granda ol ekster ĝi. La karbono de la gastiganto estas absorbata per la fungo, kaj transportata al la resto de la talo. La gastigantplanto ŝajnas esti funkcianta laŭ signaloj de la fungo kaj la komplekso ŝajnas esti sub la kontrolo de la invadanto[2].

La haŭstorio povas esti de micelia aŭ de radika formo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 426
  2. angle Mycology - Structure and Function - Haustoria Arkivigite je 2011-02-21 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]