Heinrich August Luyken

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich August Luyken
Persona informo
Naskiĝo 10-an de decembro 1864 (1864-12-10)
en Altenkirchen
Morto 21-an de septembro 1947 (1947-09-21) (82-jaraĝa)
en Amersham
Lingvoj EsperantoEsperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)GermanioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Heinrich Carl Wilhelm Luyken
Patrino Sophie Henriette Aline Griesbach
Edz(in)o Alice Maud Marian Newbon
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
Verkoj Paŭlo Debenham
Mirinda Amo
Stranga Heredaĵo
Pro Iŝtar
Esperanto
Esperantisto numero 14797
vdr

Heinrich August LUYKEN (naskiĝis la 10-an de decembro 1864 en Altenkirchen, Germanio, mortis la 21-an de septembro 1947 en Amersham, Britio) estis aŭtoro de grandaj originalaj aventuraj romanoj:

Li estis germano, kiu angliĝis.

Li edukiĝis en duseldorfa gimnazio. En 1885 li venis en Anglion; li edziĝis al anglino. En 1904 li konatiĝis kun Esperanto kaj tuj entuziasme propagandis ĝin.

Liaj originalaj Esperanto-romanoj estas ĉiuj konstruitaj sur unuforma skeleto: inter la ĉefaj figuroj ĉiam estas unu, kies kristanan kredon subfosis iaj herezaj delogoj aŭ personaj malfeliĉoj. Tio kondukas lin - aŭ eble ŝin - en periodon de anima turmentiĝo kaj materialaj danĝeroj, el kiuj lin savas aliaj herooj, kies „simpla kredo“ restis ĉiam neŝancelebla. Tiun moralan armaturon la aŭtoro uzis, dezirante servigi Esperanton al la disvastigo de liaj religiaj idealoj. Konforme al sia simpla, klare fiksita vivokoncepto li kreis figurojn, kiuj nekonfuzeble reprezentas la potencojn de bono aŭ de malbono. Efektive liaj ĉefaj rolantoj estas karaktere tiel perfektaj, ke ili perdas sian naturan homecon.

Sekvas, ke en tempo de psikologiema kaj realisma literaturo liaj romanoj impresas iom arkaike, kaj estas facile taksi maljuste ilian valoron. Formetinte sian kritikan analizemon, oni devas konfesi, ke en la limoj de eksmoda skolo Luyken sciis verki bonstilajn romanojn, kiuj ĝisfine tenas la intereson danke al la intrigaj aventuroj kaj amhistorioj, kiujn li plektis ĉirkaŭ la moralan kernon. Cetere la kredokonflikto en la animo de la „herezema“ heroo estas tiel simpatie pentrita, ke la leganto kunsente sekvas ĝin.

Post la unua mondmilito, en Stranga Heredaĵo, Luyken eĉ pli forte emfazis sian evangelismon, opiniante, ke renaskiĝinta Kristanismo devas doni moralan forton al la nebuleca Esperantismo, kiu, kun ĉiuj aliaj pacmovadoj, ne povis eĉ iomete malhelpi la sangan interbuĉadon. Pro Iŝtar, la plej sukcesa el la kvaropo, havas kiel historian fonon la antikvan Babilonon, en la tempo de la biblia Ijob, kiu aperas kiel figuro en la romano: Ĉiuj liaj verkoj transskribiĝis Brajlen.

Luyken verkis aŭ tradukis multajn aliajn verkojn, ekzemple Palestino kaj la Biblio en la Kristana Revuo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Stranga Heredaĵo. Eld. Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, 1932, 324 pĝ.
Citaĵo
 Tre interesa nova produkto de unu el la unuaj originalaj en Esperanto verkintaj aŭtoroj. Kiu konas la jam antaŭe de tiu samideano eldonitaj verkoj tute ne miros kiam ni rekomendas tiun novan libron al ĉies atento. La temo estas la plej alloga kaj diversfaka; la stilo estas perfekta kaj la lingvo plej fundamenta 
— Belga Esperantisto n094 (dec 1922)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.