Hejmorgeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul (III.) Lautensack ĉe sia hejmorgeno, senpedala pozitivo, 1579

Sub hejmorgeno oni plejparte komprenas orgenon, kiu troviĝas en loĝdomo (eĉ ĝis kastelo) aŭ komparebla konstruaĵo. Alie ol pozitivo la hejma fajfilorgeno estas fikse instalita. Pro la kompare al preĝejoj, koncertejoj kaj similaj ejoj ege pli malgranda starloko ekestas specialaj konstruaj necesoj. Precipe la tuboj bezonas konsiderinde malpli da sonvolumo. Dum tio la registroj tamen kiel eble plej vaste konservu siajn tipajn sonkolorojn.

La limigita spaco postulas ege kompaktan konstrumanieron. Ekz. eventuale oni devas enkonstrui la plej longajn fajfilojn de malferma 8' aŭ fermita 16' kuŝantaj aŭ fleksigi ilin per 90°-eĝo. en la plej simpla kazo la hejmorgeno disponas pri nur unu klavaro kun malmultaj registroj, pedalaro tiam estas nur alkroĉita. Plejofte hejmorgenoj disponas pri unu ĝis du klavaroj kun po du ĝis dek registroj kaj pedalaro kun unu ĝis du registroj. La sencoplena supra limo situas je ĉ. 20 registroj, disdonitaj sur du klavarojn kaj pedalaron. Por pliampleksigi la soneblecojn oni dividas je pli malgrandaj instrumentoj la klavarregistrojn ofte en basojn kaj diskantojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl Bormann: Eine Anleitung zum Selbstbau von mechanischen Pfeifenorgeln und selbstspielenden Flötenwerken für das Heim (Veröffentlichung der Gesellschaft der Orgelfreunde 39). 3. Aufl. Berlin: Merseburger, 1972. 184 S., ISBN 3-87537-002-3.
  • Erhard Lieb: Der Bau von Haus- und Übungsorgeln in Theorie und Praxis: die historische Hausorgel unter Einbeziehung elektronischer Mittel und die moderne Übungsorgel. Frankfurt am Main: Bochinsky, 1991. 183 S., ISBN 3-923639-91-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]