Heksakordo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka sistemo heksakorda
(c = meza C)
Nota Sílaba
ee la
dd la sol
cc sol fa
bb♮ mi
bb♭ fa
aa la mi re
g sol re ut
f fa ut
e la mi
d la sol re
c sol fa ut
b♮ mi
b♭ fa
a la mi re
G sol re ut
F fa ut
E la mi
D sol re
C fa ut
B mi
A re
Γ ut

Heksakordo (el la greka hexa „ses“, ĥordékordo“) estas en la muziko serio da ses sinsekvaj tonoj.

En la mezepoka muzikteorio heksakordoj (supozeble deduktitaj de la tonoj de la seskorda liro) formis la bazon por ellerni la gregorian ĉanton. Dum tio la heksakordoj estas pensendaj kiel speco de gamoj supermetantaj unu la alian. En ĉiu heksakordo ambaŭ mezaj tonoj diferencas nur je duonduto, ĉiuj aliaj atingas la najbartonon per plendutapaŝo. La heksakordoj estis konstruita sur C, G aŭ F, tiel ekestis tri specoj de heksakordoj: la hexachordum naturale (natura heksakordo) C-D-E-F-G-A, la hexachordum durum (malmola heksakordo) G-A-B-C-D-E kaj la hexachordum molle (mola heksakordo) F-G-A-B♭-C-D. Per entute sep heksakordoj (sur G, c, f, g, c', f' kaj g') la tonamplekso de la mezepoka muziko estis kovrita kaj organizita per preskaŭ tri oktavoj ^Oktaven (G-e").

Guido von Arezzo metis sub la tonojn de la heksakordo la solmizacisilabojn ut, re, mi, fa, sol, la, kiun li elprenis la Johano-himnon Ut queant laxis.

Heksakordo de Arnold Schönberg.

Ligilo[redakti | redakti fonton]