Helene Holzman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helene Holzman
Persona informo
Helene Holzman
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1891 (1891-08-30)
en Jena
Morto 25-an de aŭgusto 1968 (1968-08-25) (76-jaraĝa)
en Gießen
Mortis per trafikakcidento vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo pentristo • verkisto • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Helene Holzman (litova nomo Elena Holcmanienė; * la 30-an de aŭgusto 1891 en Jena; † la 25-an de aŭgusto 1968 en Gießen) estis germana pentristino, kiu dumtempe ankaŭ laboris kiel librovendistino, instruistino kaj tradukistino. Antaŭ kaj dum la periodo de la Dua Mondmilito ŝi kun la edzo Max Holzman kaj du filinoj Marie kaj Margarete vivis en Kaŭno, Litovio.

Inter la jaroj 1941 kaj 1944, Litovio estis okupita de la germanoj. La edzo de Helene estis judo kaj li estis mortigita dum unuaj tagoj de la milito. La 17-jara filino Marie mortis en la malliberejo ĉar ŝi estis pacifistino.

Helene aktivis en la subtera rezisto por helpi kaŝi kaj prizorgi la judojn.

Nur post 55 jaroj la notoj de Helene estis reprenitaj kaj la filino Margarete Holzman kun helpo de Reinhard Kaiser utiligis la 705 manskribitajn paĝojn de Helene. La rezulto estas libro kun titolo: "Dies Kind soll leben" (Tiu infano vivu).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.