Helo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Helo
mara dio de la helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Atamanto
Patrino Nefelo
Gefratoj Frikso
Kunulo Pozidono
Infanoj Almops • Paeon
vdr

Hello (helene Έλλη, Ellé; latine Helle) estas en la helena mitologio filino de orĥomena reĝo Atamaso kaj sia edzino Nefelo, diino de nuboj. Ŝia frato estis Frikso. Kiam post iu tempo Atamaso solecigis Nefelon, venigis al infanoj duonpatrinon Inon. Tiu malamis ilin kaj per intrigoj venigis Atamanton en situon, kiam li konsentis, ke ambaŭ infanoj estu oferotaj por protekto de la lando kontraŭ rikoltomanko kaj malsato. Momento antaŭ ofera ceremonio sendis ilia patrino Nefelo oran virŝafon, kiu la infanojn sur sia dorso portis trans maro en foran landon Kolĥidon.

Frikso kaj Hello, pompea fresko el duono de la 1-a jarcento.

Malgranda Helo super la maro malsingarde ĉirkaŭrigardis, ne tenis sin, falis en maron kaj droniĝis. Laŭ ŝi estis la markolo nomata Helléspontos („Maro de Helo“), nuna Dardanelo.

Okazaĵo de Frikso kaj Helo konserviĝis sur multaj antikvaj ilustraĵoj. Konata estas ekzemple surmura bildo el Pompeo "Frikso kaj Helo" (Nun en napola Nacia muzeo), pentrita evidente laŭ pli malnova helena bildmodelo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hellé en la ĉeĥa Vikipedio.