Helpo:Anstataŭigilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablonanstataŭigo estas maniero por uzi ŝablonojn sen ŝarĝi la servilon rultempe. Normala uzo de ŝablonoj rultempa konservas ligilon al la ŝablona paĝo. Tio ne ĉiam estas bone.

Kiam oni uzas ŝablonanstataŭigon oni tial perdas la rultempan ĝisdatigon de la ŝablona paĝo. Tial ŝablonanstataŭigo ne bonas por rigardoŝablonoj, ĝermoŝablonoj kaj multaj aliaj ŝablonoj, kie ĝisdatigoj devos ebli. Tamen eblas uzi ŝablonanstataŭigon en situacioj, kie ŝablonoj nur estas rapide uzataj por enmeti tekstpecon, malfacilan kodon aŭ alian tekston facile.

Eblas uzi tajpante la kodon anstat: (aŭ la anglan subst:) antaŭ ŝablona nomo. Ekzemple, por enmeti la ŝablonon {{bonvenon}} sur iun uzantan paĝon:

{{anstat:Bonvenon}}

Oni povas anstataŭigi magiajn vortojn: por anstataŭigi la nomon de iu paĝo:

{{anstat:PAĜNOMO}}

Ŝablonanstataŭigo avantaĝe estas uzata por kelkaj ŝablonoj sed eble ĉefe en Vikipidiistaj paĝoj.

Ekzemple uzu ĉiam kun jenaj ŝablonoj:

  • Ofte ŝablonoj estas ŝanĝataj aŭ forigataj. Kiam oni enmetas ŝablonon pripensu ĉu utilas, ke la kodo de la ŝablono ĝisdatiĝas. Se vi pensas, ke ne utilas, aldonu al ŝablono la kodon anstat:. Ĉefa ekzemplo estas ŝablonoj pri bonveno;
  • Oni povas anstataŭigi ŝablonojn por eviti vandalismojn ĉe tiuj paĝoj. Estas plibone, ke uzantoj avertas sisopon, kiu povas ŝlosi paĝojn;
  • Kelkaj ŝablonoj funkcias nur per anstat:. Ili enhavas {{Ŝablono ne inkludita}} kaj estas enhavitaj en Kategorio:Ŝablono:Ne inkluditaj.