Helpo:Redaktokonflikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Redaktokonflikto okazas kiam unu redaktanto provas konservi siajn ŝanĝojn post kiam dua kiu estas malferminta la saman artikolon por redakti ĝin jam konservis la siajn. Tiam la lasta kiu provas konservi siajn ŝanĝojn vidas du redaktofenestrojn : unu kun la ŝanĝoj de la alia redaktinto jam konservitaj kaj al alia kun siaj propraj ŝanĝoj.

Tiukaze tiu lasta vidas jenan mesaĝon :

Iu alia ŝanĝis la paĝon post kiam vi ekredaktis. La supra tekstujo enhavas la aktualan tekston de la artikolo. Viaj ŝanĝoj estas en la malsupra tekstujo. Vi devas mem kunfandi viajn ŝanĝojn kaj la jaman tekston. Nur la teksto en la supra tekstujo estos konservita kiam vi alklakos "Konservu".

Por eviti ĉi problemon kiam vi deziras funde redakti artikolon :[redakti | redakti fonton]

  • komencu redakti enmetante en la supro de la redaktota paĝo {{Redaktas|uzanto X|<komencdato>|<findato>|<daŭro>}}
  • bonvolu enmeti tagon kaj horon de la ekredaktado kaj eventuale de la antaŭvidita finredaktado.
  • tiam aperas:
  • kopiu en redaktilon la entenon de la artikolo
  • kiam vi finredaktis uzu la funkcion "antaŭrigardu" por eviti ke aperu tro da malnetaj redaktoj
  • nepre formetu la averto mesaĝon {{Redaktas}} kiam vi finredaktis

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]