Hemoglobino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hemoglobino estas la feroentena ruĝkolorigaĵo en la eritrocitoj de la vertebruloj. La hemoglobino konstruiĝas el kvar feroligaj hemoj kiel prosteta grupo kaj el globino kiel proteina parto.

Hemoglobino ebligas la transporton de oksigeno (O2, kaptita de la pulmojbrankoj dum enspiro de vertebruloj), al histoĉeloj, liverante al ili energion por la bonfunkcio de la organismo (Vd metabolismo-n). Aliflanke hemoglobino ebligas ankaŭ la transporton de karbona dioksido (CO2), produktita de tiaj ĉeloj, kiu estas emisiita al aero per la pulmojbrankoj dum elspiro.

Karakterizaĵoj de la hemoglobin-molekulo:

- R (´relaxed´, oksigen-liga)
- T (´tense´, karbondioksid-liga)
  • ĝi konstruiĝas el 4 hemoj kaj 4 globinoj
  • protekto de la 2-valora hem-fero kontraŭ la valorŝanĝo.

La hemoglobinurio estas la ĉeesto de libera hemoglobino en la urino kiel konsekvenco de intravaskula hemolizo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]