Henri Barbusse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Barbusse
Persona informo
Henri Barbusse
Naskonomo Adrien Gustave Henri Barbusse
Naskiĝo 17-an de majo 1873 (1873-05-17)
en Asnières-sur-Seine,  Francio
Morto 30-an de aŭgusto 1935 (1935-08-30) (62-jaraĝa)
en Moskvo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Subskribo Henri Barbusse
Familio
Edz(in)o Hélyonne Mendès vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistoscenaristo • biografo • romanisto • politikisto • pentristo • poeto • historiisto vd
Verkado
Verkoj Under Fire vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri BARBUSSE [barbüs], esperante Henriko Barbuso (naskiĝis la 17-an de majo 1874 en Asnières-sur-Seine, mortis la 30-an de aŭgusto 1935 en Moskvo) estis franca verkisto, konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo.

Unue ligita kun la simbolismanoj, post la unua mondmilito li fariĝis pacifisto kaj komunisto.

Barbusse kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Barbusse ne estis esperantisto, nur simpatianto, sed li klare komprenis ke la plena, mondskala utiligo de neŭtrala internacia lingvo havos tre profundajn konsekvencojn ne sole je nivelo internacia sed ankaŭ ene de la socio. Konsekvencoj pri kiuj ne-socie engaĝinta esperantisto apenaŭ estas konscia. Konsekvencoj kiuj rekte minacas konservativan mondbildon.

Li estis honora prezidanto de la 1-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en 1921 kaj amiko de la laborista Esperanto-movado. En 1921 li verkis artikolon en Esperantista Laboristo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Nous autres (Ni), novelaro, juno 1914, psikologiaj kaj pri morto, suferoj, kompatplena.
  • L'Enfer, romano, 1908.
  • Le Feu (Subpafe), romano pri la milito, 1915, lia plej konata verko
  • Clarté (Eklumo), romano pri la milito, 1919, sed multe pli riĉa, kaj kun pli da libereco da esprimo, ol la unua, lia plej bona libro.
  • La Lueur dans l'Abîme (Eklumo en la Abismo), 1920.

Rete legebla en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • "Patrino", novelo el Ni pri malkovro de vivantula frateco per hororeco de morto

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trovu « Henri Barbusse » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»