Henri Braconnot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henri Braconnot
(1780-1855)
Pharmacopola Francicus
Pharmacopola Francicus
Persona informo
Henri Braconnot
Naskiĝo 29-a de majo 1780
en Commercy, Meuse,  Francio
Morto 15-a de januaro 1855
en Nancio,  Francio
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Muzeo de Natura Historio de Parizo vd
Profesio
Okupo kemiistobotanikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Henri Braconnot (1780-1855) (n. en Commercy, Meuse,  Francio, en la 29-a de majo 1780 - m. en Nancio,  Francio, en la 15-a de januaro 1855) estis franca kemiisto, botanikisto, naturalisto kaj apotekisto, kiu malkovris la unuan polisaĥaridon, la pektinon kaj la ĥitinon, komponaĵon trovitan en la ekzoskeleta konko de kelkaj senvertebruloj. Li ankaŭ ekstraktis la glukozon de la plantoj kaj glicinon kaj unue kreis polimeron, kiam li almetis nitratan acidon sur lignon kaj sur kotonon, kaj tiel li produktis la ksiloidinon[1], (ian antaŭaĵon de kolodio kaj nitrocelulozo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de konsilisto de la loka parlamento. Kiam li patro mortis, li estis nur 7-jara kaj komencis siajn elementajn studojn. Kiam li estis 13-jara li engaĝiĝis kiel lernanto de apoteko en Nancio, el la regiono de Loreno, kie li akiris la unuaj konojn pri farmakologio, kemio kaj botaniko. Je la 15-a jaraĝo, li lasis Nancion por plenumi la militservon en ia hospitalo de Strasburgo. Inter 1801 kaj 1802, li estis en Parizo kie li vizitadis plurajn lernejojn, inter ili ian medicinan lernejon, kie li havis lecionojn kun Antoine-François de Fourcroy, Jean-Baptiste Lamarck kaj Geoffroy Saint-Hilaire. Li faris kelkajn kemiesplorojn pri la komponiĝo de iu fosilia korno, kiuj estis plublikigitaj pli malfrue.

De 1802, ĝis sia morto, li vivis en Nancio, kie, ne 1807, li estis nomumita direktoro de la botanika ĝardeno kaj fariĝis membro de la urba scienca akademio. Ĝis siaj lastaj tagoj, li laboris kiel kemiisto, kie li faris plurajn esplorojn pri la absorbiĝo de la plantoj, la organikaj acidoj, komponiĝo de la plantoj kaj grasaj acidoj. Li ankaŭ faris kelkajn kontribuaĵojn rilate al mineralogio kaj hidrologio.

En 1823, li elektiĝis korespondanta membro de la Akademio de Sciencoj de Parizo. Ĝis sia morto, en 1855, li publikigis 112 verkojn. Rilate al la grasfako, Braconnot priskribis, en 1815, ke la grasoj formiĝas de ia solida parto kun alia olea komponaĵo, kaj ties firmeco rezultis el la proporcioj de la du partoj. Ĉikonkludon li faris post premi malvarmajn grasaĵojn inter paperfiltrilojn. Krom tio, post sapiĝo kaj acidiĝo, Braconnot apartigis solidan frakcion similan al cireca[2] substanco, priskribita de Fourcroy, en 1806. Bedaŭrinde li ne rimarkis ties acidajn proprecojn, kiuj kondukis Michel-Eugène Chevreul al la malkovro de la stearata acido, en 1820.

Ĉar ĉi tiuj datumoj estis similaj al tiuj unuaj akiritaj de Chevreul, ĉirkaŭ 1813, ĉi-sciencisto sendis leteron al la ĵurnalo Analoj de la Kemio kaj Fiziko[3] postulante sian prioritecon kaj kontestante la originalecon de la laboro de Braconnot. Braconnot sugestis aplikadon por ties laboratoria verko, kiu estis simila al stearino el bovaĵo aŭ safaĵo, kaj povus uziĝi por fari kandelojn, al kiu li donis la nomon "ceromimeno" (cirsimilaĵo). Kun François Simonin, iu nancia apotekisto, li patentigis, en 1818, iun procezon pri kandelfabrikado. Chevreul plibonigis patenton pri produktiĝo de stearata acido, post sep jaroj.

Pri la kemifako, Braconnot kontribuis por la izolo kaj priskribo de pluraj kunmetaĵoj, multaj el ili pli malfrue montriĝis miksaĵoj de substancoj pli simplaj. Inter aliaj substancoj, li malkovris la gajlatan acidon[4] kaj la elagikan acidon[5] (1818), la pirogajlolo aŭ pirogajlata acido[6], kiu pli malfrue ebligis la disvolviĝon de la fotografio. En 1811, li malkovris la ĥitinon en fungoj, unu el la unuaj konataj polisaĥaridoj. En 1819, li publikigis memorlibron kiu unue priskribis la ligna, pajla aŭ kotona konvertiĝo en sukeron pere de traktato kun sulfata acido.

La nomo glukozo, 24 jarojn poste, estis proponita de Jean-Baptiste Dumas por sukero simile akirita de amelo, celulozomielo. Per la sama acida procezo, Braconnot akiris la "gelatenan sukeron", pli malfrue konata kiel glikokolo, kaj temas pri na nuna glicino, ekstraktita de gelateno kaj leŭcino el la muskolaj fibroj. Krom tio, reakciiginte koncentritan nitratan acidon sur lignon aŭ kotonon, li akiris bruleman produkton, al kiu li nomis ksiloidino, ia antaŭaĵo de kolodio kaj nitrocelulozo, kiuj eblis transformi en vitrecan varnizon. Ĉi-substanco povas konsideriĝi kiel la unua polimero aŭ plasta materialo kreita de iu kemiisto. En 1825, li malkovris strukturan heteropolisaĥaridon, al kiu li nomis pektino.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Notice sur H. Braconnot, etc, François Simonin, 1870
  • De l'influence du sel sur la végétation, 1845
  • Examen des matières produites par un ulcère de l'orme, suivi d'observations sur les mucilages d'orme, de tilleul et de graine de lin, 1846

Galerio da kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ksiloidino
  2. Adipociro aŭ adipata ciro, devenanta de la Adipata acido aŭ COOH-(CH2)4-COOH.
  3. La periodaĵo Analoj de la Kemio kaj Fiziko fondiĝis en Parizo, en 1789.
  4. La gajlata acido estas la trihidroksobenzoata acido, nature trovataj en gajlokaŝtano, sumakoj, hamamelioj, tefoliaro, kverkoŝeloj, kaj aliaj plantoj kaj ties molekula formulo estas C6H2(OH)3COOH.
  5. La elagika acido troviĝas en pluraj fruktoj kaj vegetaloj.
  6. La pirogajlolo estas organika komponaĵo, kies molekuls formulo estas C6H3(OH)3, kun malalta senseco rilate al oksigeno kaj ties specimenoj kutime estas duonkaŝtanbrunaj.
  7. Personensuche
  8. Personensuche
  9. Personensuche
  10. Bibliothèque Nationale de France


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj