Henry Fielding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Fielding
Persona informo
Henry Fielding
Naskiĝo 22-an de aprilo 1707 (1707-04-22)
en Sharpham
Morto 8-an de oktobro 1754 (1754-10-08) (47-jaraĝa)
en Lisbono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cirozo vd
Tombo British Cemetery vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Eton CollegeUniversitato de Lejdeno vd
Familio
Patro Edmund Fielding vd
Patrino Sarah Gould vd
Gefratoj Sarah Fielding • Edmund Feilding • Anne Feilding • Catherine Feilding • Ursula Feilding • Beatrice Feilding • John Fielding vd
Edz(in)o Charlotte Craddock • Mary Daniel vd
Infanoj Henrietta Fielding • William Fielding • Allen Fielding vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistojuristojuĝisto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo • magistrate • pacjuĝisto • novelo vd
Aktiva dum 1728– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Henry Fielding

Henry FIELDING (n. la 22-an de aprilo 1707, m. la 8-an de oktobro 1754) estis angla verkisto.

Naskiĝinte en Sharpam Park apud Glastonbury, Somerset, Fielding estis edukita en la renoma Eton College. En la jaro 1728 li ekstudis juron en Lejdeno. De 1729 ĝis 1737 li aktivis en Londono kiel dramisto kaj teatra direktoro, sed liaj satiraj dramoj elvokis la cenzuron, kiu finfine devigis lin forlasi la teatran laboron.

Ekde tiam li pli forte koncentriĝis al sia jurista kariero, al ĵurnalismaj agadoj kaj al la verkado de romanoj. Lia unua granda sukceso estis An Apology for the Life of Mrs. Shamela Andrews, kiu parodiis la romanon Pamela, verkitan de Samuel Richardson. Lia ĉefverko, la romano The History of Tom Jones, a Foundling, priskribas la vivon de la protagonisto Tom JONES kaj montras samtempe la vivon kaj la morojn de la tiutempa angla socio. En la jaro 1963 tiu ĉi romano estis tre sukcese filmigita (reĝisoro: Tony Richardson).

Henry Fielding mortis en la jaro 1754 en Lisbono.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • The Life and Death of Tom Thumb the Great (farso, 1730)
  • Pasquin (satiro, 1736)
  • The historical Register for the Year 1737 (satiro, 1737)
  • An Apology for the Life of Mrs. Shamela Andrews (romano, 1741)
  • The History of the Adventures of Joseph Andrews (romano, 1742)
  • The Life of Jonathan Wild the Great (romano, 1743)
  • The History of Tom Jones, a Foundling (romano, 1749; filmigita en 1963)
  • Amelia (romano, 1751)
  • Journal of a Voyage to Lisbon (taglibro, eld. 1755)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La arbarego de l' vivo (El "La animo de la popoloj", tr. J. T. Holmes, Esperanto, 1927, n-ro 12, p. 217-219)
  • Renkontiĝo inter pastro Adams kaj pastro Trulliber : (el: Joseph Andrews) / Henry Fielding. - En: Angla antologio. – 1957. - p.276 - 280, vol. 1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]