Henry Ford Company

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Henry Ford Company estis la dua kompanio de Henry Ford, fondita en Novembro, 1901. Ĝi rezultis el la reorganizado de la Detroit Automobile Company, lia unua nesukcesa klopodo ĉe aŭtofabriko unu jaron antaŭe. En Marto 1902, Ford lasis la kompanion sekve de disputo kun siaj financaj apogantoj, William Murphy kaj Lemuel Bowen. En fina momento, Ford lasis sian nomon kaj 900 dolaroj; li foriris por starti kun la Ford Motor Company en 1903.