Henry Heimlich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Heimlich
Persona informo
Naskonomo Henry Judah Heimlich
Naskiĝo 3-an de februaro 1920 (1920-02-03)
en Wilmington
Morto 17-an de decembro 2016 (2016-12-17) (96-jaraĝa)
en Cincinnati
Mortokialo korinfarkto
Loĝloko Cincinnati
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Cornell • Weill Cornell Medicine • New Rochelle High School
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • kirurgo • sciencisto
Verkoj kodo oficiala geografia de Francio
vdr

Henry Jay Heimlich (naskiĝis je la 3-a de februaro 1920 en Wilmington, Delaware, mortis je la 17-a de decembro 2016[1]) estas usona kuracisto, kiu estas konata pro la malkovro de la t.n. Heimlich-manovro en 1974, helpante la sufokiĝantojn per liberigo de la spirvojo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Heimlich finstudis en 1941 en Cornell University kaj doktoriĝis en 1943 ĉe Weill Cornell Medical College. Dum la dua mondmilito, li laboris ĉe la usona mararmeo kiel kuracisto. Poste li specialiĝis je ĝenerala kaj toraka kirurgio kaj laboris multajn jarojn en Novjorko. Li eklaboris en 1977 kiel profesoro en Universitato Ksavero en Cincinnati. Hodiaŭ, li estas prezidanto de Heimlich Institute en Cincinnati.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heimlich manoeuvre inventor dies aged 96 (angle). BBC (2016-12-17). Alirita 2016-12-17.