Henry Scott Tuke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henry Scott Tuke
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1858 (1858-06-12)
en Jorko
Morto 13-an de marto 1929 (1929-03-13) (70-jaraĝa)
en Falmouth
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Slade School of Fine Art
Familio
Patro Daniel Hack Tuke
Patrino Esther Maria Stickney
Parencoj James Hack Tuke
Samuel Tuke
Okupo
Okupo pentristo • fotisto
Verkoj All Hands to the Pumps
August Blue
vdr

Henry Scott Tuke (naskiĝis la 12-an de junio 1858, mortis la 13-an de marto 1929), estis angla vida artisto, ĉefe pentristo, sed ankaŭ fotisto. Lia plej rimarkinda verko estis en la impresionisma stilo, kaj li estas verŝajne plej konata pro siaj pentraĵoj de nudaj knaboj kaj junaj viroj, pro tio Tuke estas konata kiel pioniro en la kampo de GLAT-arto kaj moderna homoerotismo.

Li naskiĝis en kvakerisma familio en Jorko, estante la dua filo de Daniel Hack Tuke (1827-1895) kaj Maria Strickney (1826-1917). En 1859 la familio translokiĝis al Falmouth, kie Daniel Tuke, kuracisto, establis praktikon. La fratino kaj biografiisto de Tuke, Maria Tuke Sainsbury (1861-1947), naskiĝis tie. Tuke kuraĝiĝis desegni kaj pentri de frua aĝo kaj kelkaj el liaj plej fruaj desegnaĵoj - de kiam li havis kvar aŭ kvin jarojn - estis eldonitaj en 1895. En 1870, Tuke aliĝis al sia frato William en la kvakerisma lernejo de Irwin Sharps en Weston-super-Mare, kaj restis tie ĝis la aĝo de dek ses jaroj.

Henry Scott Tuke, la banantoj (1885)

En 1875, Tuke enskribiĝis en la Slade Lernejo de Arto sub Alphonse Legros kaj Sir Edward Poynter. Komence lia patro pagis sian instrukotizon sed en 1877 Tuke gajnis stipendion, kio permesis al li daŭrigi sian trejnadon ĉe Slade kaj en Italio en 1880. De 1881 ĝis 1883 li estis en Parizo, kie li renkontis Jules Bastien-Lepage, kiu instigis lin pentri subĉiele (france en plein air). Dum studante en Francio, Tuke decidis translokiĝi al Newlyn en Kornvalo, kie multaj el liaj amikoj de Parizo kaj la lernejo Slade jam formis la pentristan skolon Newlyn. Li ricevis tie multajn enspezajn komisiojn, post ekspozicio de sia laboro ĉe la Reĝa Akademio de Artoj en Londono.

Dum la 1880-aj jaroj, Tuke renkontis Oscar Wilde kaj aliajn gravajn poetojn kaj verkistojn, la plej multaj el kiuj estis samseksemuloj (tiutempe estis kutime nomi ilin "Uranianoj"), kiuj estis tre engaĝitaj en sia verko en la temo de vira juneco. Tuke verkis la "Soneton al Junularo" (Sonnet to Youth), kiu estis publikigita anonime en la revuo "La Artisto", kaj ankaŭ kontribuis artikolon al la revuo "La Studio" [1].

En 1885, Tuke revenis al Falmouth, kie multaj el liaj ĉefaj verkoj estis produktitaj. Tuke fariĝis establita artisto kaj estis elektita al plena membreco de la Reĝa Akademio en 1914. Li suferis koratakon en 1928 kaj mortis en marto de 1929. Je la fino de sia vivo Tuke sciis, ke lia laboro jam ne estas moda. En sia testamento li lasis malavarajn monsumojn al iuj el la viroj, kiuj kiel knaboj estis liaj modeloj. Hodiaŭ li estas rememorita ĉefe pro liaj oleo-pentraĵoj de junaj viroj, sed krom liaj atingoj kiel figuranta pentristo, li estis establita marista artisto kaj produktis tiom da portretoj de velŝipoj kiel li pentris homajn figurojn. Tuke estis diligenta artisto - pli ol 1.300 verkoj estas listigitaj kaj pli ankoraŭ estas malkovritaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]