Herb Geller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herb Geller
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1928 (1928-11-02)
en Los-Anĝeleso
Morto 19-an de decembro 2013 (2013-12-19) (85-jaraĝa)
en Hamburgo
Mortokialo pneŭmonito
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Ŝtataneco Usono
Familio
Edz(in)o Lorraine Geller
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • saksofonisto
TTT
Retejo http://www.herbgeller.com
vdr

Herb Geller (* 2-an de novembro 1928 en Los-Anĝeleso) estas usona ĵazmuzikisto (aldosaksofono, fluto, ankaŭ hobojo, angla korno) komponisto kaj aranĝisto. Li evoluigis malgraŭ siaj idoloj Charlie Parker kaj Benny Carter apartan esprimpovan kaj neintermikseblan stilon. Krom Bud Shank kaj Lennie Niehaus li apartenas al la plej gravaj aldosaksofonistoj de la okcident-marborda ĵazo. „Inspiritaj solooj, muzika humuro kaj ampleksa muzika scio konservis al li ankaŭ post la transloĝiĝo al Eŭropo la famon de »por-musikista muzikisto«.“[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

La muzikan talenton li verŝajne heredis de sia patrino, ĉar en Holivudo ŝi akompanis la silentfilmojn en la najbara kinejo per rekta pianomuziko. Ŝi ankaŭ donis al li unuajn muziklecionojn je la piano. Poste, kiel okjarulo li pli hazarde ekhavis aldosaksofonon: Ĉar la loka muzikaĵo-vendisto, saksofoninstruisto kaj samtempa amiko de la familio havis la vendodestinitan instrumenton kaj trovis en la gepatroj de Herb dankemajn aĉetantojn. Post kiam Herb Geller kiel dekkvarjarulo aŭskultis Benion Carter en la Orpheum Theatre en Los-Anĝeleso, li decidis profesiigi la ludon de saksofono. Nur du jarojn poste li ricevis en 1946 sian unuan profesian dungitecon en la bando de la violonisto Joe Venuti. Tiutempe li malkovris la muzikon de Charlie Parker, kiu krom Benny Carter fariĝis lia dua idolo.

En 1948 Herb Geller vojaĝis la unuan fojon al Novjorko, kie li muzikis en la bandoj de Jack Fina, Claude Thornhill, Jerry Wald kaj Lucky Millinder. Dum ĉi tiuj prezentadoj li renkontis pianistinon Lorraine Walsh en Los-Anĝeleso, kiu en Novjorko ne nur fariĝis lia edzino, sed samtempe grava muzika kunulo. En 1952 la geedzoj retransloĝiĝis al la okcidenta marbordo de Usono, kie ili laboris kune en etaj bandoj. Krome Herb Geller ludis tiutempe en la bandoj de Billy May, Shorty Rogers, Maynard Ferguson, Dan Terry, Bill Holman kaj Chet Baker. En la jaro 1955 li gajnis la „Premion Nova Stelulo“ de Down Beat kaj altiris ankaŭ per siaj sonregistraĵoj kun Clifford Brown tutmonde renomon. Post tio Herb Geller laboris en la bandoj de Shelly Manne, Louie Bellson kaj Benny Goodman.

En 1958 Lorraine Walsh-Geller mortis tute ne atendite. Dum vojaĝo tra Brazilo kun la orkestro de Benny Goodman Herb Geller decidiĝis, ne reveni al Usono. Li restis dum ses semajnoj en San-Paŭlo kaj ludis Bossa Nova, ĝis kiam li perŝipe veturis al Lisbono. Finfine li alvenis en Parizo, kie li i. a. kun Kenny Clarke kaj Kenny Drew same kiel laboris por la franca radio. Pretertempe li estis membro de la mita bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland, la plej grava eŭropa ĵazbandego de la sesdekaj jaroj.

En 1958 Lorraine Walsh-Geller mortis tute senatendite. Dum vojaĝo tra Brazilo kun la orkestro de Benny Goodman Herb Geller decidiĝis, ne reveni al Usono. Li restis dum ses semajnoj en San-Paŭlo kaj ludis bosanovon, ĝis kiam li perŝipe veturis al Lisbono. Finfine li alvenis en Parizo, kie li i. a. kun Kenny Clarke kaj Kenny Drew same kiel laboris por la franca radio. Pretertempe li estis membro de la mita bandego de Kenny Clarke kaj Francy Boland, la plej grava eŭropa ĵazbandego de la sesdekaj jaroj.

En 1962 la bandego de SFB en Berlino proponis al li kontrakton. Li akceptis dungitecon kaj ludis tie apud aliaj usonaj ĵazmuzikistoj kiel Benny Bailey, Joe Harris, Nat Peck kaj elstaraj eŭropaj muzikistoj kiel Ack van Rooyen kaj Jerry van Rooyen. En Berlino li renkontis ankaŭ sian duan edzinon Rabsch.[2] Geller restis tie, ĝis kiam li subskribis kontrakton kiel ĉefa aldosaksofonisto de la bandego de la Nordgermana Radio NDR en Hamburgo. Tie li estis dungita por 28 jaroj. Dum ĉi tiu tempo la NDR-bandego evoluis de postmilita dancorkestro al ĵazbandego de moderna ĵazo. La senfina listo de muzikistoj kunlaborantaj je la produktadoj etendiĝas ekde Joe Pass kaj Chet Baker ĝis pionirmuzikistoj kaj enhavas multajn nomojn de gravuloj de la eŭropa ĵazo.

Krom por la NDR-bandego Herb Geller ĉiam ankaŭ aktivis en aliaj ensembloj, entreprenis proprajn projektojn kaj koncertvojaĝojn. Tiutempe li ankaŭ kunlaboris ankaŭ je la produktadoj de sondiskoj kaj muzikaloj, koncertoj kaj koncertvojaĝoj de renomaj muzikistoj kiel ekz. Ray Charles, Ella Fitzgerald, Shirley MacLaine, Jerry Lewis, Peter Herbolzheimer R,C&B, Liberace, Udo Lindenberg, Marius Müller-Westernhagen, Paul Anka, George Gruntz, Bert Kaempfert, Bill Evans, Red Mitchell kaj multaj aliaj. En 1985 li komponis la muzikon por la unua kinofilmo de Otto Waalkes.

Ekde 1986 Geller instruis ĉe la muzika altlernejo en Hamburgo ĝis lia pensiigo. Nuntempe Herb Geller instruas saksofonludon kaj estras kursojn je diversaj institucioj en Germanujo kaj aliaj landoj. En Los-Anĝeleso li prezentis en 1994 kadre de la West Coast Festivalo sian muzikalon Playin' Jazz.

Ankaŭ aktuale Herb Geller prezentas tutmonde kiel soloisto dum festivaloj kaj en diversaj ensembloj. Ankaŭ li estas gastmuzikisto je koncertoj de variaj (ankaŭ amatoraj) bandegoj same kiel ankaŭ de diversaj muzikistoj kiel ekz. Knut Kiesewetter, Bud Shank, Louie Bellson, Lennie Niehaus, Jiggs Whigham, Tony Scott, Buddy DeFranco, André Previn kaj aliaj. En 2011 li prezentis kun ritmogrupo el pianisto Paul Kirby, basisto Martin Zenker kaj frapinstrumentisto Rick Hollander.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Geller gajnis en 1955 kiel nova stelulo la recenzistan premion de Down Beat. En 1976 li estis distingita kiel artisto de la jaro per la Germana Sondisko-Premio. En 1988 li ricevis por sia Birdland Stomp (1986) la Premion de la Germana Sondisko-Rencenzo.

La 24-an de novembro 2008 Herb ricevis la "Louis-Armstrong-Memorpremion 2008" de la asocio "Swinging Hamburg" por siaj atingoj en ĵazo, kiu entenas la subtenon kaj edukadon de junaj talentuloj kaj lian laboron kiel ambasadoro de svinga ĵazo en Hamburgo.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1954 The Herb Geller Sextette - EmArcy
  • 1955 Outpost Incident - EmArcy
  • 1955 The Gellers - EmArcy
  • 1957 Fire In The West - Jubilee
  • 1959 Gypsy - Capitol
  • 1963 Herb Geller - Altosaxophone - Josie
  • 1975 Rhyme and Reason / Herb Geller Octet Featuring Mark Murphy & Earl Jordan - Atlantic
  • 1975 American In Hamburg - Nova
  • 1984 Hot House - Circle
  • 1986 A Jazz Songbook - Enja
  • 1989 Stax Of Sax - Fresh Sound - (reeldono de 1958)
  • 1990 That Geller Feller - Fresh Sound - (reeldono de 1957)
  • 1993 Herb Geller Quartet - V.S.O.P.
  • 1996 Birdland Stomp - Fresh Sound
  • 1996 Herb Geller Plays (Import- Japan Remastered- Limited Edition) Verve
  • 1996 Plays The Al Cohn Songbook - HEP
  • 1997 Playing Jazz - Fresh Sound
  • 1998 You're Looking At Me - Fresh Sound
  • 1998 I'll be back - HEP
  • 1999 Hollywood Portraits - HEP
  • 2002 To Benny And Johnny - HEP
  • 2005 The Herb Geller Sextette - Membran Music - (reeldono de 1954)
  • 2005 The Gellers - Membran Music - (reeldono de 1955)
  • 2006 Herb & Lorraine Geller: Two Of A Kind - Complete Recordings 1954 - 1955 – (reeldono)
  • 2006 Plays The Arthur Schwartz Songbook - HEP
  • 2007 Herb Geller At The Movies – HEP
  • 2010 Herb Geller - Wolfgang Köhler Duo: Moon Mist - Phonector

Kunlaboro je aliaj publikaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Clifford Brown / The Ultimate Clifford Brown – Verve – 1998
  • Bravissimo II – 50 Years NDR Bigband – ACT – 1998
  • Clifford Brown / Best Coast Jazz – Verve /Japan – 1996
  • Mel Torme / Mel Torme Collection – Rhino -1996
  • Ella Fitzgerald / Love Songs: Best of the Verve Song Books – Verve – 1996
  • Nils Gessinger / Ducks ‚N‘ Cookies – GRP – 1995
  • Inga Rumpf with the NDR Big Band / It‘s A Man‘s World – Extra Records And Tapes – 1995
  • Wolfgang Schlüter With the NDR Big Band / Good Vibrations – Extra Records And Tapes – 1995
  • Jan Lundgren Trio with Herb Geller / Stockholm Get Together – Fresh Sound 1994
  • Anita O‘Day / Compact Jazz – Verve – 1993
  • The Complete Cole Porter Songbooks (Various Artists) Verve – 1993
  • Dinah Washington / First Issue: The Dinah Washington Story (The Original Recordings) Verve – 1993
  • Blue Night Special (Blue Night Special) Milan – 1993
  • Clifford Brown / Jazz Round Midnight – Verve – 1993
  • Rolf Kühn / Big Band Connection – Milan – 1993
  • Dinah Washington / Jazz‚round Midnight – Verve – 1993
  • Compact Jazz: Best of the Jazz Vocalists (Various Artists) PolyGram – 1992
  • RCA Victor Jazz: the First Half- century – the Twenties through the Sixties (Various Artists) RCA – 1992
  • Chet Baker / The Best of Chet Baker Plays – Capitol – 1992
  • Quincy Jones / This Is How I Feel About Jazz – ABC-Paramount/GRP – 1992
  • Chet Baker / Grey December – Capitol – 1992
  • Dinah Washington / Complete Dinah Washington on Mercury, Vol. 3 (1952- 1954) – Verve – 1992
  • Anita O‘Day / Anita O‘Day Sings the Winners -Verve 1991
  • Clifford Brown / Compact Jazz: Clifford Brown – Verve – 1991
  • Benny Goodman / Yale Recordings, Vols. 1- 6 – Musicmasters – 1991
  • Marty Paich / The Picasso of Big Band Jazz – Candid – 1990
  • Phil Wilson / The Wizard of Oz Suite – Capri -1989
  • Benny Carter / Over the Rainbow – Musicmasters – 1988
  • Chet Baker / My Favourite Songs Vols. 1 and 2: The Last Great Concert – Enja – 1988
  • Chet Baker / My Funny Valentine – Philology
  • Chet Baker / My Funny Valentine – Capitol
  • Chet Baker /My Funny Valentine – West Wind Jazz – 1980
  • Marius Müller-Westernhagen – Bittersüß – 1976
  • Peter Herbolzheimer Rhythm Combination & Brass / Wide Open – MPS – 1973
  • Peter Herbolzheimer Rhythm Combination & Brass / Peter Herbolzheimer Masterpieces – MPS
  • The Alpin Power Plant recorded In Switzerland – MPS – 1972
  • Klaus Weiss Orchestra / I Just Want to celebrate – BASF – 1971
  • Clarke – Boland Big Band / Change Of Scenes – Ex Libris – 1971
  • Americans In Europe – Vol.1 – Impulse – 1963
  • Dinah Washington / Dinah – Verve – 1962
  • Benny Goodman Orchestra / Santiaga De Chile 1961 – TCB Records
  • Art Pepper + Eleven: Modern Jazz Classics – Original Jazz Classics – 1959
  • Art Pepper / Plus Eleven – Analogue Productions – 1959
  • Bob Florence And His Orchestra / Name Band:1959 – Fresh Sound
  • All That Jazz (The Hi- Los) Collectors‘ Series – 1959
  • Barney Kessel and his Orchestra / Barney Kessel Plays Carmen – OJC Fantasy – 1959
  • Ella Fitzgerald / The First Lady of Song – Verve – 1958
  • Bill Holman / In a Jazz Orbit – V.S.O.P. – 1958
  • Jimmy Rowles / Weather In a Jazz Vane – V.S.O.P – 1958
  • Benny Goodman / Yale Recordings, Vol. 8: Never Before Released Recordings from Benny Goodman's Private – Musicmasters – 1957
  • John Williams / Here's What I'm Here For – Discovery / Antones – 1957
  • Manny Albam Jazz Lab Vol.12 – MCA Coral -1957
  • Don Fagerquist / Music to Fill a Void – V.S.O.P – 1957
  • Chet Baker / Pacific Jazz Years (Chet Baker) – Capitol
  • Mel Tormé / Mel Torme sings Fred Astaire – Bethlehem Records – 1956
  • Anita O’Day / Pick Yourself up with Anita O’Day – Verve – 1956
  • Benny Goodman / B.G. World Wide – TCB Music (SWI) – 1956
  • Dinah Washington / Dinah Jams – Verve – 1955
  • Jack Millman / Jazz Lab. Vol 11. – MCA Coral 1955
  • Bill Holman / The Bill Holman Octet – Capitol – 1954
  • Herbie Fields / Jazz Lab. Vol.9 – MCA Coral 1954
  • Lorraine Geller / Lorraine Geller Memorial – Fresh Sound – 1954
  • Clifford Brown / Clifford Brown Allstars – Emarcy – 1953
  • The Best of Chess Jazz (Various Artists) MCA – 1950
  • Best of the Big Bands: Compact Jazz (Various Artists) Verve
  • Jazz‚ round Midnight (Saxophone) Verve
  • Benny Goodman / Swing Swing Swing, Vol. 1- 5 Musicmaster
  • Ralph Pena / Master Of The Bass – V.S.O.P.
  • Manny Albam / Jazz Greats of our time Vol.2. – Coral
  • John Graas Septet And Nonet Jazz Lab Vol.19 – MCA Coral
  • Gene Krupa and His Orchestra / That Drummers Band – Verve
  • Shelly Manne & His Men Play Peter Gunn – OJC – Fantasy
  • Shorty Rogers and His Giants / A Portrait Of Shorty – RCA
  • Howard Rumsey‘s Lighthouse Allstars – OJC – Fantasy
  • Stan Kenton‘s Small Group / Plays Bob Graetinger: City Of Glass – Capitol
  • Klaus Weiss Orchestra / Live at the Domicile – ATM Records
  • Bill Smith Quintet / Americans In Europe – Impulse
  • Roberto Magris Europlane feat. Herb Geller – Il bello del Jazz (Soul Note, 2003)

Konsultlibraj notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Kunzler, Jazzlexikon, p. 417
  2. Filion de muzikinstruisto Edgar Rabsch