Heredaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Heredaĵo estas la termino uzata por indiki kion heredas (vidu heredo) de la prapatroj. La graveco de heredaĵo estas difinita kaj subtenata fare de iu socio, socia grupo. En aliaj vortoj, la termino heredaĵo estas atribuata al aferoj ke iu socio aprezas kaj estimas sufiĉe valoro por konservi ĝin por estontaj genereacioj. Heredaĵo temas ankaŭ pri aferoj kun kiuj homoj deziras identigi sin. Kiel la fundamento de iu socio heredaĵo povas ankaŭ funkcii estonteco-orientite.

La difino de nemateria kultura heredaĵo, laŭ la Konvencio de Unesko akceptita de ĝia Ĝenerala Konferenco en 2003, klarigas ke tia estas socia fenomeno, kiu entenas kulturvalorojn, heredeblajn trans generacioj fare de komunumo posedanta sian identecon (->Monda kultura heredaĵo de Unesko)[1].

Kategorigo[redakti | redakti fonton]

Distingeblas inter materia heredaĵo kaj nemateria heredaĵo (tradicioj, historio, rakontoj, kantoj, festoj, ritoj, procesioj, parfumoj,...).

Kvankam ĉiuj subdividoj interrilatas materia heredaĵo povas esti disigita en - movebla heredaĵo (movebla, ne terobazita kiel bibliotekoj, arkivoj, kolektoj, pentraĵoj, skulptaĵoj, vivanta heredaĵo,...) kaj

- nemovebla heredaĵo (ne transportabla, lokoligita; pejzaĝoj, arboj, natura heredaĵo, arkeologio, monumentoj aŭ konstruaĵoj,...).

Nemateria (kultura) heredaĵo estas neperceptebla heredaĵo : rakontoj, danco, muziko, teatro, ritoj, metioj, tradicioj, ...

Lingvoj, Esperanto kaj heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Lingva diverseco estas esenca por la homa heredaĵo. Ĉiu lingvo inkluzivas la unikan kulturan saĝecon de popolo. La perdo de iu ajn lingvo estas tial perdo por la tuta homaro (Unesko 2003: 1)[2]. Ekonomiaj hegemonioj estas foje akompanataj de kaŝemaj formoj de lingvokultura superregado. Oni plej ofte parolas pri lingvo kiel heredaĵo inter la malgrandaj lingvaj komunumoj, tute aŭ parte ekskluditaj de la ludloto de la lingva merkato difinitaj de la kulturaj ekonomiaj hegemonioj[3].

Dum kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio okazinta inter la 16-a kaj 20-a de julio 2012 ambaŭ Michael D. Higgins, prezidento de Irlando kaj Lucinda Creighton, irlanda ministrino pri Eŭropaj aferoj, substrekis ke “Esperanto apartenas al la komuna Eŭropa kultura heredaĵo”[4].

En 2018 ILEI organizis simpozion sub la temo "La kultura heredaĵo de Esperanto"[5].

Esperanto oficiale eniris la liston de nemateria kultura heredaĵo[6] de Pollando (ekde la 20-a novembro 2014), sed en subaj landoj ankaŭ ekzistas kultura heredaĵo de Esperanto, krom la ZEO-monumentoj kiuj troviĝas en multe pli da landoj kaj kiuj ankaŭ povas esti konsidertaj kiel kultura heredaĵo.

En Eŭropa Unio jam du membro-ŝtatoj agnoskis Esperanton kiel sia nacia heredaĵo (Krotatio en 2019 kaj Pollando en 2014) ĉar esperantistoj povis pruvi ke ili dum longa tempo daŭre aktivas kaj kreas sur kultura kampo, parte riĉigante la internacian Esperanto-kulturon kaj parte perante la kroatan kulturon per Esperanto al esperantistoj de la mondo kaj al aliaj kulturoj per retradukoj[7].

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

(angla filmeto) Esperanto-muzeo en Adelajdo : ekspozio pri Esperanto en la 'Migration Museum' (3 filmetoj : inaŭguro kaj aliaj 3 partoj)

Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno

La plej kompleta kolektaĵo pri Esperanto kaj interlingvistiko en la mondo, troviĝas ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Belgio (Flandrio)[redakti | redakti fonton]

Salono Nottebohm en la heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (EHC) en trovigante en la Korte Nieuwstraat, Antverpeno, Belgio.
Salono Nottebohm en la heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (EHC) troviĝante en la Korte Nieuwstraat, Antverpeno, Belgio. Por surloka konsultado vi bezonas (senpagan) konton.

Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience' aŭ mallonge EHC (por la publikaĵoj)

La 24-an septembro 2016 Flandra Esperanto-Ligo (FEL) subskribis interkonsenton[8] kun la Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (pr. konsjans) aŭ mallongigita EHC kiu estas konservadobiblioteko[9]heredaĵobiblioteko[10] per kiu granda kvanto de la librotrezoro de Flandra Esperanto-Ligo estis donacita al tiu biblioteko sub la nomo “Collectie van de Vlaamse Esperantobond (Flandra Esperanto-Ligo)[11] . Tiu koleko restas en la biblioteko, kiu estas studbiblioteko.

Tutmonde konsulteblo[redakti | redakti fonton]

La koncernaj publikaĵoj estas registritaj en la tielnomata katalogo Anet kaj sekve de tio ankaŭ en WorldCat, la plej granda komuna katalogo de bibliotekoj en la mondo, en kiu partoprenas 10.000 bibliotekojn el 170 landoj[11].

Ŝtata protekto[redakti | redakti fonton]

La EHC konservas kaj mastrumas la valoran librokolekton de FEL kun la certeco ke eblos daŭre konsulti la kolekton kaj ke ĝi estos daŭre konservata sub la samaj kondiĉoj kiel ŝtataj dokumentoj. Aliaj avantaĝoj estas :

- integriĝo en sama katalogo de EHC kun tiu de aliaj gravaj kolektoj el flandraj kaj sciencaj bibliotekoj;

- liberigo de ĉiuj praktikaj, financaj kaj teknikaj zorgoj por la Esperanto-kolekto kiel ekzemple la prizorgado de retejo;

- esti agnoskita kiel aparta kolekto nomita "Flandra Esperanto-biblioteko" kiu provizas videblecon por Esperanto pere de la retejo de EHC, ofte konsultita de altnivela kaj esplorema publiko. Pere de la EHC, la esperanta heredaĵo estas ankaŭ prezentata al la publiko kiel unu el la kulturaj riĉaĵoj de Flandrio.

- senpaga skanado de dokumentoj en la legejo de EHC;

- ebleco estiĝi volontula kunlaboranto de EHC pere de individua volontulkontrakto;

- ebleco de estonta kompletigo de la apartaj kolektoj pere de pluaj donacoj aŭ transpreno de aliaj Esperanto-kolektoj aŭ arkivoj el flandraj urbaj bibliotekoj.

- datumoj de la katalogo retroveblas sur UniCat, la komuna katalogo de la belgaj bibliotekoj kaj sur WordlCat, la plej granda tutmonda rete traserĉebla biblioteka katalogo[12].

FelixArchief[redakti | redakti fonton]

Kontraŭe al la EHC, la Felix-arkivo ne posedas publikaĵoj, sed nur kolektas arkivojn[13][14]. Ĝi estas la moderna arkivejo de la urbo Antverpeno, troviĝante en protektita monumento, la tiel nomata “Felix-Pakhuis” apude de la Museum aan de Stroom (MAS)[11].

Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet[redakti | redakti fonton]

Esperantofondaĵo Cesar Vanbiervliet estas alia librokolekto kiu dum jardekoj konservis Esperanto-librojn kaj dokumentojn[15]

Ĉeĥio[redakti | redakti fonton]

Esperanto-kolekto de Urba Muzeo en Česká Třebová

Biblioteko de esperantlingva literaturo.

Esperanto-muzeo en Svitavy

Ekspozicio pri Esperanto-movado kaj biblioteko.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Internacia Esperanto-muzeo en Zaozhuang kiu ankaŭ eldonis la libron Ĉina Historia Heredaĵo pri Esperanto en 15 volumoj, ISBN 978-7-5506-2439-9 [16].

Francio[redakti | redakti fonton]

Nacia Esperanto-Muzeo en Gray

Publika arkivejo, dokumentejo kaj konstanta ekspozicio pri Esperanto

Germanio[redakti | redakti fonton]

Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, kies katalogo konsulteblas rete sed ne estas rete traserĉebla.

Hispanio[redakti | redakti fonton]

  1. Muzeo de Esperanto de Subirats en Sant Pau d'Ordal :  Inaŭgurita en la jaro 1968, ĝi havas imponan stokon de 8400 libroj, 12315 jarkolektoj kaj 2485 periodaĵoj (laŭ statistikoj de 1993). Laŭ indikoj en La Gazeto  de junio 1986 troveblis tiam i.a.: 1.215 turismaj broŝuroj, 1864 skatoloj kun korespondaĵoj de diversaj esperantistoj, 1625 esperantaj poŝtkartoj, 423 fotoj pri esperantaj okazaĵoj, 17 neeldonitaj manuskriptoj ktp. Inter la plej valoraj eroj estas manskribaĵoj de L.L. Zamenhof, ekzemple la manuskripto de "La Rabistoj", kiun "La Revuo" ricevis la 11-an de aprilo 1907.
  2. Biblioteko Arkivo Petro Nuez (BAPN), biblioteko-arĥivo de Kataluna Esperanto-Asocio registrita en la reto de specialigitaj bibliotekoj de la registaro de Katalunio. En 2014 estis monkolekta kampanjo en la retejo Verkami, la pionira amasfinancada interretejo de Katalunio, kies nomo venas de la esperantaj vortoj “verki” kaj “ami”. Tiu kampanjo celis kolekti monon por riparlaboroj kaj pliajn 4000 eŭrojn por aldoni du pliajn bretarojn, tablon, novajn seĝon novajn kaj la komputilaro necesa por katalogi la enhavon de la BAPN, kiu estos parto de la naskiĝanta tutmonda katalogo de Esperanto-bibliotekoj.

Japanio[redakti | redakti fonton]

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki estas establita en la 15a de julio, 2013 por savi kaj konservi librojn, dokumentojn, kaj ĉiajn aĵojn de Esperanto[17]. Esperantujo jam perdis gravajn heredaĵojn nur pro manko de spaco. Tial la esperanto-biblioteko en Ŝimonoseki estas establita por malperdi kaj utiligi tiujn heredaĵojn de Esperanto.

La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki deziras establi internacian ligon de Esperanto-bibliotekoj por ne perdi kaj efike utiligi diversajn esperantaĵojn el la tuta mondo. Kun sufiĉe da spaco kaj bretoj, la Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki pretas ĉion akcepti kion oni deziras konservi estonte[18].

Kroatio[redakti | redakti fonton]

La 11-an de februaro 2019 la Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio decidis ke la tradicio de Esperanto havas en Kroatio karakteron de nemateria kultura fenomeno, kaj enskribis ĝin en la Registron de kroatia kulturheredaĵo[7].

La Dokumenta Esperanto-Centro (DEC) en Durdevac, je ĉ. 120 kilometroj nordoriente de la  Zagrebo, estas la iniciato de la kroata esperantisto Josip Pleadin. Kun la celo laŭeble preventi perdojn de la esperanta kultura kaj historia heredaĵo li volis en tiu centro kolekti, konservi, ordigi, valorigi kaj uzi materialojn en kaj pri Esperanto. DEC estas membro de Kroata Esperanto-Ligo, sed funkcias kiel privata kolekto uzebla post pago. Uzi la materialon rajtas ĉiu esperantisto aŭ neesperantisto surloke, aŭ uzante retan kontakton kun la posedanto. La kolekto estas ĝisplue en la privata domo de Pleadin kie li sole de facto faras la laboron. Lia deziro estas ke DEC atingu la nivelon de regione aŭ ŝtate protektita kolekto, kio garantius ĝian konserviĝon en formo de publika Esperanto-kolekto disponebla al esperantistoj ankaŭ post forpaso de la nuna posedanto[19]. Sur la socia reto Ipernity troveblas katalogo de lilbroj, fotoarkivo, dosierojn ktp. de la Dokumenta Esperanto-Centro.

Litovio[redakti | redakti fonton]

La domo de la bopatro de L.L. Zamenhof (Aleksandro Zilbernik) en strato L. Zamenhof nro 5 en Kaŭnas (Kaŭno) estas la ĉefa ZEO konserviĝinta ĝis la nuna tempo. Pro tiu kialo tiu domo troviĝas en la listo de kultura heredaĵo de Litovio pro sia historia signifo. A. Zilbernik estis riĉa entreprenisto kiu dum multaj jaroj financis la komencan periodon de Esperanto kaj ĝia movado[20]. En Veisiejai, kie estis finpolurita la unua lernolibro de Esperanto, troviĝas ankaŭ unu el la plej imponaj monumentoj en la tuta mondo dediĉita al L. Zamenhof[20].

Pollando[redakti | redakti fonton]

Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko

En la listo de nemateriaj kulturheredaĵoj de Pollando ekde la 20-a novembro 2014 enestas la lingvo Esperanto [1][21][22][23]. En la tiu listo ĝi aperas kiel “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo[1][24]. En la bjalistoka kulturcentro Ludoviko Zamenhof kiu okupiĝas pri multkultureco de Bjalistoko. Esperanto estas nur malgranda peco de ĝia interesosfero. Tamen en la sama centro kreiĝis Podlaĥia biblioteko (unu el la plej grandaj en la regiono) kies kolekto “Esperantiana” konsistas el Esperantlingvaj libroj kiuj estas rete konsulteblaj[25].

Kritiko : Kvankam temas en tiu pola listo pri “Esperanto, portilo de la Esperanta Kulturo”[1] [24] kaj ne pri Esperanto mem kiel tia, Andreas Künzli en lia artikolo "Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo" tamen donas kritikon sur la proklamo de 'Esperanto kiel pola nacia heredaĵo" [26]. Li opinias ke ĝi subfosus la aserton, laŭ kiu Esperanto estas nenies propraĵo kaj ke ĝi eĉ pli kontraŭdirus la faman konkludon de Zamenhof mem, kiu diris „Mi estas homo kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj“[27].

Svislando[redakti | redakti fonton]

Unu el la plaj grandaj kolekoj de esperantaĵoj troviĝas en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) ĉe Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. CDELI rezultas el savado de interlingvististikaj arĥivaroj, kiun Claude Gacond plenumadas ekde sia studo de Esperanto en 1952. Observinte tiam stultan detruon de gravega libraro kaj de tre plena arĥivaro sekve al akcidenta morto de la posedanto, Claude Gacond komencis atentigi posedantojn de tiaj dokumentaroj pri la neceso ilin protekti kontraŭ simila detru-danĝero. Ĝuste tial fondiĝis CDELI en 1967 far Claude Gacond kaj Fernand Donzé, la tiama direktoro de la Biblioteko, kun la apogo de Svisa Esperanto-Societo, kiu donacis siajn libraron kaj arĥivaron. Ekde tiam multaj donacoj kaj heredigoj kompletigis kaj daŭre pliriĉigas la dokumentaron de CDELI[28]. Oficiala retejo de CDELI : www.cdeli.org

Tutmonde[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ pere de ciferecaj kolektoj eblaj konservi la esperantan heredaĵon kaj precipe faciligi la aliron.

Plej grandaj elektronikaj bibliotekoj - GoogleBooks, projekto Gutenberg, Vikifontaro, Archive.org - situas en Usono. Laŭ tiea leĝaro, ĉia libro eldonita antaŭ la jaro 1923, ne plu estas protektata de kopirajto kaj povas aperi en ĉi tiuj bibliotekoj.

Ekzistas kanada retbiblioteko Wikilivres (http://wikilivres.info/wiki/Main_Page), kiu funkcias laŭ vikia principo kaj kie oni povas libere aldoni librojn. En Aŭstralio kaj Kanado kopirajto daŭras 50 jarojn post morto de aŭtoro kaj tradukinto.

En Wikimedia ekzistas kategorio "Scanned Esperanto texts" (http://commons.wikimedia.org/wiki/Category:Scanned_Esperanto_texts), kien oni povas alŝuti bildojn de skanitaj Esperantaj libroj (nature, tiuj, kiuj aperis antaŭ 1923)[29].

Zamenhof-Esperanto-Objektoj (ZEO-j)[redakti | redakti fonton]

Tra la tuta mondo ekzistas objektoj kiuj atestas pri la ĉeesto de Esperanto aŭ ĝia iniciatinto L.L.Zamenhof en iu aŭ alia loko : precipe stratnomoj, sed ankaŭ skulptaĵoj, poŝtmarkoj, murpentraĵoj, enskribaĵoj sur veturiloj ktp. : ZEO-j.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Roman Dobrzyński, "Esperanto kiel kultura heredaĵo estas internacia konkero" - "L’Esperanto come retaggio culturale è una conquista internazionale", 6-a marto 2015.
  2. (angla) UNESCO 2003: Language Vitality and Endangerment. UNESCO Ad Hoc Expert Group on Endangered Languages, document submitted to the International Expert Meeting on UNESCO Programme Safeguarding of Endangered Languages, Parizo, 10-12 de marto 2003 : www.unesco.org
  3. (fr) Giovanni Agresti, Linguistique et économie (PDF), Universitato de Teramo, Synergies Italie n° 11 - 2015 p. 7-15
  4. Sukcesa Eŭropa Esperanto-Kongreso de EEU en Irlando, EEU, 2012.
  5. ILEI-kongresa simpozio: La kultura heredaĵo de Esperanto, ILEI
  6. Vidu tiurilate ankaŭ Esperanto-kulturo.
  7. 7,0 7,1 Zlatko Tišljar, La ŝtato Kroatio agnoskas Esperanton kiel Kulturan Heredaĵon, p.24, Revuo Esperanto, n-ro 1334(4), aprilo 2019.
  8. (nl) Gemeenteraad Zitting van 30 mei 2016 Besluit A-punt (2016_GR_00318) Cultuur. Musea en Erfgoed Antwerpen. Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience - Samenwerkingsovereenkomst Vlaamse Esperantobond vzw – Goedkeuring.
  9. t.e. publikaĵo kiu eniras 'konservadobibliotekon' estonte ne plu povas eliri tiun bibliotekon. La akcepto de publikaĵo en EHC estas ties jes aŭ ne ekzistanta rilato kun flandraj kulturo kaj homo. Kulturtemaj publikaĵoj realigitaj fare de flandroj, sendepende de la uzita lingvo, kiel aŭtoro, tradukisto aŭ eldonisto, ĉiam rajtas je akcepto en la kolekto de EHC. Tamen ECH prijuĝas ankaŭ publikaĵoj ne nur surbaze de tiu mallarĝsenca kolektoprofilo, sed ankaŭ konsideras 'apartajn kolektojn' kondiĉe ke la 'aparta kolekto' kiel tutaĵo rilatas al la flandraj kulturo kaj homo. Tio efektiviĝis en la kazo de la nova aparta kolekto 'Flandra Esperanto-biblioteko'.
  10. Noto : heredaĵbiblioteko estas flandra nocio ankrita en la flandra leĝaro, artikolo 78 de la tn. 'erfgoedecreet' (heredaĵdekreto)
  11. 11,0 11,1 11,2 (nl) Addendum bij jaarverslag 2018 bibliotheken/archief Antwerpen (versio 12/03/2019)
  12. Cyreen Knockaert, Flandra Esperanto-biblioteko kaj heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience, HorizonTaal, jarkolekto 48, numero 283, novembro-decembro 2016, p.4-6.
  13. Noto : ĝi ne estas Esperanto-arkivo, tial tie ne estu tre ĝeneralaj dokumentoj kiel studoj aŭ dokumentoj pri la Esperanto-movado en aliaj landoj sen rilato al Flandrio.
  14. Noto : Ĉar FEL estas ombrela asocio kun membroj tra tuta Flandrio, eblas arigi la arkivojn de ĉiuj flandraj Esperanto-grupoj, ne nur tiuj el Antverpeno. Iuj arkivoj de esperantistoj aŭ asocioj jam restas en lokaj urbaj arkivoj kun la risko perdi la superrigardon aŭ ke ilia ekzisto ne videblas plu.
  15. Esperantokolekto, Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet.
  16. Sun Mingxia (Semio), La Zaozhuanga Universitato de Ĉinio, Nia Stelo, revuo Esperanto, p. 12, n-ro 1331(1), januaro 2019.
  17. La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki Arkivigite je 2017-07-31 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto-centroj, la 3-an de novembro 2016, konsultite la 3-an de aŭgusto 2017.
  18. La Esperanto-Biblioteko en Ŝimonoseki Arkivigite je 2017-07-31 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanta maklerejo, la 11-a de februaro2017, konsultite la 31-an de julio 2017.
  19. Dokumenta esperanto-centro (eo) Arkivigite je 2017-11-14 per la retarkivo Wayback Machine - Dokumentacijski esperantski centar Arkivigite je 2017-11-14 per la retarkivo Wayback Machine (hr)
  20. 20,0 20,1 Intervjuo kun Povilas Jegorovas, Revuo Esperanto, p. 156-158, 111-a jaro, n-ro 1326 (7-8), julio-aŭgusto 2018
  21. Aleksander Korĵenkov, Kio estas Esperanto? Pola nacia heredaĵo!, Libera Folio, 22-a novembro 2014.
  22. "Esperanto – pola kultura heredaĵo", "La Balta Ondo", la 21-a novembro 2014, rigardita je 2014-11-25
  23. 'Noto : Tuomo Grundström en artikolo 'Nia heredaĵo estu monda' (Esperantolehti, 5/2014, p. 3) faras demandosignon pri la poleco de Esperanto kaj Zamenhof. Zamenhof en letero al la LKK por la UK en Krakovo (1912) rekonfirmis sin kiel internaciulon kaj malakceptis ligon al iu ajn naciismo. Li volis laŭeble aparteni al popolo kun nomo neŭtrale geografie : "...laŭ mia politika-religia konvinko mi estas nek polo, nek ruso, nek hebreo, sed mi estas partiano de 'homaranismo' (ne miksu kun 'kosmopolitismo')."
  24. 24,0 24,1 Noto : Esperanto estas do agnoskita de ŝtata instanco kiel kultura lingvo. Kiom foje oni aŭdis, ke nia lingvo ne havas estontecon, ĉar mankas al ĝi kultura bazo!
  25. Publika Esperanta biblioteko en Bjalistoko, La Balta Ondo, 2012, numero 4.
  26. Noto : Ne estas problemo ke Pollando tiel decidis. Iun tagon ankaŭ aliaj ŝtatoj rajtas deklari Esperanton sia, ĉar ne kuŝas breveto sur Esperanto. Ĝi estas tutmonda : ĝi ne nur estas pola propraĵo. Tial iu ajn pretendo pri ĝia alproprigo aŭ aljuĝo al ajna grupo aŭ ideologio estas kontraŭ la spirito de Esperanto mem.
  27. Andreas Künzli, "Kial Esperanto ne estas nur pola nacia heredaĵo" (finas per kritikaj komentoj el diversaj landoj), plansprachen.ch
  28. Centro de dokumentado kaj esploro pri la lingvo internacia Arkivigite je 2017-03-17 per la retarkivo Wayback Machine (CDELI) , Urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds.
  29. Kirill Ŝvedov, Kien arĥivigi kaj havebligi esperantajn librojn? Arkivigite je 2016-12-31 per la retarkivo Wayback Machine, Esperanto.com, 4-a februaro 2010.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]