Herkulo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herkulo
konstelacio 
Latina nomo Hercules
(genitiva Herculis)
Mallongigo Her
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
DrakoBovistoNorda KronoSerpentoSerpentistoAgloSagoVulpoLiro 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 15h 45m 0s ... 18h 52m 0s
Deklinacio 4° 0' 0" ... 51° 30' 0"
Areo 1225 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 5
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 0
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 3,1
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -86° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -39° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Julio
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Herkulo estas konstelacio de tera ĉielo.

La alfa stelo de Herkulo nomiĝas Rasalgethi. Ĝi ne estas la plej brila, sed ĝi situas je la kapo de la heroo.

Mitologio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Heraklo.
La konstelacio Herkulo, Johannes Hevelius, Uranographia, 1690

Herkulo[1] estas la latina nomo de Heraklo. Laŭ la helena mitologio Heraklo mortigis la hidron de Lerno, la leonon de Nemeo kaj la drakon en la ĝardeno de la Hesperidinoj. Li ankaŭ portis la ĉielon surŝultre, ĉar Atlaso petis tion de li. Li plenumis dekdu laborojn.

Herkulo fariĝis boreala konstelacio. Eblas vidi ĝin genuantan sur la dekstra genuo, premantan la kapon de la drako sub sia maldekstra genuo. Li portas klabon en la dekstra mano kaj la felon de la leono en la maldekstra.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ciel de nuit (Nokta ĉielo), eld. Larousse en poche 2007