Hermafrodito (helena mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermafrodito
greka dio
Informoj
Sekso dusekseco
Patro Hermeso
Patrino Afrodito
vdr

Hermafrodito estas filo de dioj Hermeso kaj Afrodito kaj kunkreskis kun nimfo Salmakis en unu ununuran ambaŭseksan estulon.

La dormanta Hermafrodito, la romia kopiaĵo de la greka originalo, Louvre, Parizo

Mito[redakti | redakti fonton]

Hermafrodito aŭ Hermafrodita, estas gravulo de la helena mitologio. Li estis filo de Afrodito kaj de Hermeso, en honoro de kiuj, li ricevis sian nomon, miksaĵo de la nomoj de liaj gepatroj. Li ankaŭ heredas de liaj belecoj. Kun la paŝo de la tempo, la knabo iĝis junulo de granda beleco. Unu tagon, Hermafrodito decidis eliri kaj trairi la grekajn terojn. Irante al Kari, en Halikarnaso, la troo de varmego de tiu sunplena tago igis lin proksimiĝi al lago, en kiun li ĵetis sin kaj eknaĝis nuda. La nimfo Salmakis, spirito de tiu lago, rimarkis lian belecon, kaj ekvidinte lian nudan korpon, ŝi sentis tujan altiron. Ŝi alproksimiĝis al li por klopodi konkeri lin, sed la junulo rezistis.

Iom poste, ĉe la proksima fonto, al kiu Hermafrodito venis, Salmakis forte brakumis lin, trenis lin al la fundo, kaj, dum ŝi baraktis kun li, ŝi pledis al la dioj, ke ili ne disigu iliajn korpojn, dirante: ”Via rezisto estas vana, kruela viro! Dioj! Faru tiel, ke nenio povos disigi lin de mi, nek disigi min de li”. La dioj koncedis al ŝi ŝian deziron, kaj ambaŭ korpoj kunfandis por ĉiam en unu korpon de duobla sekso.

Hermafrodito elpetigis de siaj gepatroj, la dioj, ke ĉiu junulo, kiu banos sin en tiu lago havu la saman sorton: la lago forprenu virecon de ĉiu, kiu banos en ĝi. Tiel koncedis al li la diojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]