Hernando de Soto (esploristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hernando de Soto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en Barcarrota
Morto 21-an de majo 1542 (1542-05-21) (42-jaraĝa)
en McArthur
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Familio
Edz(in)o Inés de Bobadilla
Okupo
Okupo konkistadoromilitisto • esploristo
vdr

Hernando DE SOTO (n. en 14961497 - m. la 21-an de majo 1542) estis hispana esploristo kaj konkistadoro. Li gvidis la unuan eŭropan ekspedicion al la teritorio de hodiaŭa Usono, kaj estis cetere la unua eŭropano, kiu malkovris la riveron Misisipon.

Hernando de Soto.

La ekspedicioj de Soto kovris vastegan teritorion, ĉefe tra Florido kaj tra sudorienta Usono kaj inkluzive de mallonga vizito de Ĉinio. Li mortis en 1542 ĉe la bordoj de la Misisipo, sur la teritorio de la hodiaŭa urbeto Lake Village (Arkansaso).

Kiel multaj el la esploristoj kaj hispanaj konkeristoj de la 16-a jarcento, li devenis el la regiono Ekstremaduro, kie pro necerta priserĉo pri lia naskiĝloko, almenaŭ du preskaŭ najbaraj vilaĝoj polemikis dum la tuta 20-a jarcento kaj eble jam de antaŭe pro tio, ke ambaŭ defendas, ke la esploristo naskiĝis en tiu vilaĝo, nome ĉu Barcarrota ĉu Jerez de los Caballeros en la sudo de la provinco de Badajoz; en ambaŭ vilaĝoj ekzistas respektiva skulptaĵo de la esploristo, tie nomata konkeristo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]