Herodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Herodio
Elaera bildo de Herodio
Elaera bildo de Herodio
Elaera bildo de Herodio
nacia parkoarkeologia loko • national park of Israel [+]

Supermara alteco758 m [+]
Koordinatoj31° 39′ 57″ N, 35° 14′ 29″ O (mapo)31.6658335.24139Koordinatoj: 31° 39′ 57″ N, 35° 14′ 29″ O (mapo)

Herodio (Israelo)
Herodio (Israelo)
DEC
Herodio
Herodio
Map
Herodio
Vikimedia Komunejo:  Herodium [+]
vdr
Herodio vidita el sudo

Herodio (hebree הרודיון) estas de Herodo la Granda inter -24 kaj -12 konstruita konstruaĵo komprenanta fortikaĵon kaj palacon, kiu situas 12 km sude de Jerusalemo en la nuna Cisjordanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La monto havas formon de konusostumpo, la supera ebenaĵo situas je alteco de 758 m. Herodo pligrandigas je triono ekzistantan monteton, ĝis tiu superis ĉiajn proksimajn altaĵojn kaj estis facile videbla el Jerusalemo. De la monto oni povas vidi ĝis Betlehemo.

Sur la pinta ebenaĵo troviĝis fortika citadelo, kiu kunportis ne nur ĉambrojn, sed ankaŭ maŭzoleon. Piede de la monto troviĝis alia palaco kun multaj konstruaĵoj, ĉevalejoj kaj konservejoj. Mirinda estas homfarita akvujo kun insulo, verŝajne por banado kaj akvaj ludoj. La akvo estis venigita per kanalo el Jerusalemo.

Utileco[redakti | redakti fonton]

Utileco kaj situo de la konstruaĵaro klariĝas nek strategie nek praktike. Oni supozas, ke Herodo elektis de ĉio malproksiman dezertolokon, ĉar li suferis pro paranojo, kaj tie sentis sin sekura, sed sufiĉe proksima de Jerusalemo.

Detruo[redakti | redakti fonton]

La juda historiisto Flavius Josephus raportas, ke tie, fuĝante la atakintajn Partojn, Herodo sukcesis venki ilin malgraŭ ilia surnombro. Josephus estas ankaŭ la fonto de detalaj raportoj kaj skribaĵoj pri la entombigo de Herodo sur la Herodio.[1]

La Herodio estis detruita en la jaro 71 de la 10-a romia legio (Fretensis), sub estrado de Lucius Flavius Silva Nonius Bassus, marŝante kontraŭ Masada.

Arkeologio[redakti | redakti fonton]

Franciskanaj monaĥoj ekis elfosadojn dum la 1950-aj jaroj ĉe Herodio. La restoj de la supera palaco kaj kvar turkonstruaĵoj estis tiam trovitaj kaj montris la grandecon de Herodo kiel konstruestro.

La monto kaj ankaŭ la elfosejoj piede de ĝi estis deklaritaj naturrezervejo, kio faciligis la protekton de la ejo kontraŭ tombŝtelistoj kaj aliaj neleĝaj arkeologiaj esploroj.

La arkeologo Ehud Netzer, profesoro ĉe la Hebrea Universitato de Jerusalemo, eksciis en majo 2007, ke li trovis la tombon de Herodo la Granda. Netzer, kiun oni agnoskas Herodo-spertulon, lokalizis la tombon post 35-jara esplorado kaj elfosado ĉe Herodio.[2] Netzer supozas la aŭtentecon de la trovaĵo, kvankam ĝis nun ne estas trovitaj surskribaĵoj, kiuj mencias la nomon de Herodo. La israela arkeologo serĉis la tombon ekde 1972.[3] La ejo troviĝas inter la fortikaĵo kaj du palacoj piede de la monteto. En la tombejo Netzer trovis fragmentoj de monumenta sarkofago el kalkŝtono.[4] [5]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Flavius Josephus: Geschichte des jüdischen Krieges, Wiesbaden: Marixverlag, 2005, ISBN 3-86539-018-8

Referencoj[redakti | redakti fonton]