Hidas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hidas [hidaŝ], kroate Idoš estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Pécsvárad. La nomo signifas: ponta.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hidas situas sur ebenaĵo en proksimeco de Mecsek, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, laŭ fervojo Dombóvár-Bátaszék. Bonyhád troviĝas 7, Pécsvárad 16, Bátaszék, Komló kaj Szekszárd po 24 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko, baldaŭe laŭvice alvenis keltoj kaj romianoj. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1335 laŭ tiama ortografio "Hydus". Inter 1541-1686 la komunumo apartenis al la Osmana Imperio, sed ĝi ne senhomiĝis, ĉar alvenis slavoj. Baldaŭe serboj kaj germanoj alvenis. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis deportitaj hungaroj el Rumanio. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, poŝto, restoracio. Hidas estas la unusola vinvilaĝo en departemento Baranya, kiu apartenas al vinregiono de Tolna.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri híd (=ponto) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Baranyahídvég Barlahida Basahíd Berhida Ecsehida Hídalmás Hidas
Hidaskürt Hidasliget Hidasnémeti Hídvég Hídvégardó Jankahíd Jánoshida
Kőhida Kovácshida Lendvahídvég Megyehíd Mórichida Óhíd Rábahídvég
Sajóhídvég Székelyhíd Székelyhidas