Hinojos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hinojos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21740
Politiko
Urbestro Manuel Naranjo (Izquierda Unida)
Demografio
Loĝantaro 3 926  (2010)
Loĝdenso 13 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 18′ N, 6° 23′ U (mapo)37.2918341-6.3785638Koordinatoj: 37° 18′ N, 6° 23′ U (mapo) [+]
Alto 90 m [+]
Areo 321 km² (32 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Hinojos (Andaluzio)
Hinojos (Andaluzio)
DEC
Hinojos
Hinojos
Situo de Hinojos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hinojos [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Hinojos [inOĥos] (Fenkoloj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Hinojeros. La censita populacio en 2010 estis 3 926 loĝantoj kaj la denseco estas 12,23 loĝ./km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Hinojos estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la sudorienta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 90 m; je 59 km el Onubo, provinca ĉefurbo kaj je 42 km (pli proksime) el la regiona ĉefurbo, Sevilo; la ŝtata ĉefurbo Madrido estas je 570 km. La areo de ties teritorio estas de 321 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

La plej proksimaj municipoj estas Almonte, Pilas, Chucena kaj Villamanrique de la Condesa.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivoj por manĝo, ne por oleo) kaj brutobredado. Estas iom da industrio kun entrepreno pri purigiloj.

Krome tiu municipo posedas grandan medinaturan riĉon kun plej parto de la marmarĉo (rivermarĉo) kaj granda parto de la nacia parko de Doñana. Tie vintrumas anseroj kaj gruoj, dum printempe trapasas tiun teritorion miloj de migrantaj birdospecioj, kiaj ibisoj, ardeoj, kotoloĝantoj ktp. Proksime estas linkoj.

Multaj el la pilgrimantoj al la Pilgrimado de El Rocío devas trapasi tiujn naturajn mediterenojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]