Hiperiono (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hiperiono
Titanoj
Informoj
Sekso vira
Patro Urano
Patrino Geo
Gefratoj ReaJapetoKronoTemisoTejaOceanoTetiso
Edzo/Edzino Teja • Aethra • Basileia • Euryphaessa
Infanoj HeliosEosoSelenoAŭroro
vdr

Laŭ la pelasga mito pri ekesto de la mondo estis Hiperiono filo de Eŭrinomo kaj Ofiono, Titano, al kiu kune kun la Titanino Tejo estis atribuata la Suno. Laŭ la olimpia mito pri kreo de la mondo estis Hiperiono (helene Ὑπερίων, latine Hyperion) unu el la Titanoj, filo de la dio Urano kaj de la diino de Tero Gaja.

Gaja fariĝis edzino de Urano, kiam li ekregis la mondon. Kune ili naskigis dek du posteulojn, Titanojn nomataj Oceano, Koioso, Krio, Hiperiono, Iapetoso, Krono kaj Titaninojn nomataj Tejo, Reo, Mnemozino, Foiba, Temiso kaj Tetiso. Hiperiono edziĝis al sia fratino Tejo kaj kun ŝi li havis tri infanojn: dion de la Suno Helioso, diinon de la Luno Seleno kaj diinon de la matena ĉielruĝo Eoso.

En la Homera Iliado kaj Odiseado estas la suna dio nomata Helios Hiperion (la plej alta suno). Sed en Hezioda Teogonio kaj en Homereca Laŭdkanto al Demetero estas foje por ĉiam nomata Hyperonido (filo de Hiperiono) kaj Heziodo solide priskibas Hiperionon kiel jam aganta memstare.

Hiperion estas ofte konsiderata "dio de observado" kaj lia fratino Tejo "diino de vidkapablo". En la pli malfrua greka literaturo estas Hiperiono ĉiam strikte diferencata de "Helio" kiel unu el la Titanoj.

Hiperiono ludis en la greka idolismo praktike neniun rolon kaj nur malgrandan rolon en mitologio per enskribo en liston de dek du Titanoj.

Diodoro Sicila skribis: "Pro Hiperiono ni diris, ke li estis la unua, kiu komprenis, danke al zorga observado kaj pririgardado, movojn de la Suno kaj Luno, kaj de aliaj steloj kaj ankaŭ jarsezonojn, ilia interagado en la grupo kaj eksplikis tiujn sciojn al la aliaj. Pro tiuj ĉi kaŭzoj li estis nomata patro de tiuj ĉi korpusoj, de post kiam li estis naskigonta ilin, por tiel diri pripensante ilin kaj ilian karakteron.

Eksteraj referencoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hyperion (mytologie) en la ĉeĥa Vikipedio.