Hipokaŭsto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hipokaŭsto (latine hypocaustum) estas tipo de la centra hejtado, uzata en la antikva Romio. Ĝi estis subplanka malfermita areo en romiaj konstruaĵoj, kiun oni hejtis per fornokaldrono. La fluanta varma aero hejtis de tie la suprajn ejojn.

Laŭ Francisko Azorín Hipokaŭsto estas Parto de la romanaj termoj, kie varmiĝis la banakvo. Ejo hejtita per subpavimaj varmokondukiloj.[1] Li indikas etimologion el le greka hipokaŭston, el hipo + kaustikos (sub bruligi), kaj de tie la latina hypocaustum.[2]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La metodon ellaboris la romianoj, kiuj uzis tion por hejtado en la nordaj provincoj (nuna Germanio, Anglio) kaj aliloke ankaŭ por hejtado de akvobanejoj.

Oni kondukis la varman aeron plej ofte tra unu vertikala fumtubo (kameno). La fumtubo daŭris en la ĉambromuro kaj la varma aero forpasis kun la fumo. Se oni volis pli fortan hejtadon, oni konstruis plurajn fumtubojn en la ĉambromuroj.

La hipokaŭsto konsistis plej sube el betono, argilaĵo, sur kiuj oni konstruis kolonetojn kun diametra grando de ĉirkaŭ 20x20 cm. Tiuj kolonetoj distancis unu de la alia je ĉirkaŭ 30-60 cm. Oni konstruis sur tiuj kolonetojn la plankon el betono aŭ kaĥel- mozaik- aŭ marmorkovrita betono.

Ĝi estas antaŭulo de la subplanka hejtado.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 90.
  2. Azorín, samloke.