Hispana Konstitucio de 1978

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Constitución española de 1978
konstitucio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
vdr
Ekzemplero de la konstitucio konservita en la Congreso de los Diputados.

La Hispana Konstitucio de 1978 estas la plej supera normo de Hispanio, al kiu estas submetata la publikaj povoj kaj la hispanaj civitanoj, valida ekde la 29-an de decembro 1978.

La konstitucio estis ratifita referendume la 6-an de decembro 1978, kaj poste sankciita de la reĝo la 27-an de decembro kaj publikigita en la Oficiala Bulteno de la Ŝtato la 29-an de decembro samjare. La promulgado de la konstitucio implikis la finon de la nomata hispana transiro, kiu okazis kiel konsekvenco de la forpaso, la 20-an de novembro 1975, de la Generalo Francisco Franco, per kiu alvenis politikaj kaj historiaj okazintaĵoj kiuj transformis la frankisman reĝimon en sociala kaj rajta ŝtato, sub la formo de parlamenta monarkio. Ĝi organizas la teritorion de Hispanio en aŭtonomaj regionoj, provincoj kaj municipoj. La reĝo de Hispanio estas la Ŝtatestro, sed liaj funkcioj grandparte estas nur simbolaj.