Histomonas meleagridis

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Histomonas meleagridis estas specio de parazita protisto kiu infektas kokojn, meleagrojn, pavojn, koturnojn kaj fazanojn, produktante la malsanojn de la nigra kapo, infekta enterohepatito aŭ histomon(i)ozo. H. meleagridis povas infekti multajn diversajn birdojn kaj estas preskaŭ ĉiam mortiga en meleagroj.[1][2]

H. meleagridis estas transmitita plejparte per ovoj embriigitaj de Heterakis gallinarum, sed foje estas transmitita per rekta kontakto kun infektitaj birdoj. La larvoj de H. gallinarum troviĝas en tri specioj de tervermoj, kaj la plejparte de birdoj infektiĝas kiam ili manĝas tiujn vermojn. La tervermoj manĝas la ovojn infektitajn de la nematodoj, kiuj povas resti latentaj engrunde dum jaroj. Malmultajn tagojn post la engluto, Histomonas estas liberigita el la larvoj de la nematodo Heterakis en la intesto de la birdo kaj ekreproduktiĝas rapide en la histoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Adl, S.M. et al. 2012. The revised classification of eukaryotes. Journal of Eukaryotic Microbiology, 59(5), 429-514
  2. Cavalier-Smith, T. (2013). Early evolution of eukaryote feeding modes, cell structural diversity, and classification of the protozoan phyla Loukozoa, Sulcozoa, and Choanozoa. European journal of protistology, 49(2), 115-178.