Hlinsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hlinsko (apartigilo)
Hlinsko
urbo
Urbodomo en Hlinsko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hlinsko
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Rivero Chrudimka
Situo Hlinsko
 - alteco 582 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 44″ N 15° 54′ 27″ O / 49.76222 °N, 15.90750 °O / 49.76222; 15.90750 (mapo)
Areo 24,27 km² (2 427 ha)
Loĝantaro 9 596 (2023)
Denseco 395,39 loĝ./km²
Unua skribmencio 14-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571393
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 6
Bazaj setlejunuoj 17
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hlinsko
Retpaĝo: www.hlinsko.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Urbo Hlinsko situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 30 km sude de distrikta urbo Chrudim, sur ŝoseo n-ro 34 inter Havlíčkův Brod kaj Polička, en valo de rivero Chrudimka, sur teritorio inter du protektataj regionoj Železné hory kaj Žďárské vrchy. La urbo estas turisma, kultura kaj industria centroj de vasta parto de Českomoravská vrchovina (Bohemio-moravia montetaro). Turisme signifa estas ĉi tiea rezervejo de popolkultura arĥitekturo Betlém (Betlehemo). Tra urbo gvidas neelektrizita fervoja linio numero 238 de Havlíčkův Brod al Pardubice. Vivas ĉi tie 9 596 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jeníkov, Vysočina, Vojtěchov, Raná, Hamry, Holetín, Studnice, Včelákov, Vítanov, Ždírec nad Doubravou kaj Krucemburk.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 11-a jarcento ekestis sur teritorio de nuntempa urbo argilpotista domaro. De tio devenas ankaŭ nomo de la urbo, kiu estas derivita de la vorto hlína (argilo) - Hlinsko ("argilejo"). La unua historia mencio pri Hlinsko datiĝas en la 1-a duono de la 14-a jarcento. De tiam la urbo apartenis al Rychmburka senjorejo, nome al Tas el Rychmburk, pli poste al Vartenberkidoj kaj plu ekzemple al Arnošt Flaška el Pardubice. De la jaro 1718 estis senjorejo Rychmburk propraĵo de familiaro Kinský kaj en la jaro 1834 Hlinsko sendependiĝis de nobelara aŭtoritato.

Laŭ Klaŭdiana mapo el la jaro 1518 tra Hlinsko iris negocista vojo, onidire eĉ en Hlinsko estis doganejo. En la jaro 1871 estis finkonstruita fervojo inter Pardubice kaj Havlíčkův Brod, parto de t.n. norda fervojo inter Vieno kaj Libereco. Grava stacio sur tiu fervojo estis Hlinsko. Tiu komunikilo helpis al industria kaj komerca disvolvo de la urbo. Evoluis industrio elektroteĥnika, peltista, teksa, laktista, bierista kaj maŝinkonstruista. En la jaro 1850 Hlinsko fariĝis distrikta administra centro kaj tiu estis ankoraŭ en la jaroj 1949 - 1960. Ankaŭ nuntempe ĝi plenumas administrajn funkciojn por ĉirkaŭa teritorio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 882
18804 964
18905 231
19005 962
19107 085
19216 901
JaroLoĝantoj
19308 084
19507 413
19618 346
19709 357
198010 182
199110 916
JaroLoĝantoj
200110 543
20149 916
20169 831
20179 759
20189 697
20199 677
JaroLoĝantoj
20209 642
20219 271
20229 416
20239 596

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

  • Hlinsko
  • Blatno
  • Čertovina
  • Chlum
  • Kouty
  • Srní

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Betlém (Betlehemo)[redakti | redakti fonton]

Domaro situas sur dekstra flanko de la rivereto Chrudimka. Pli frue tio estis urba kvartalo de negrandaj trabkonstruaĵoj, en kiuj loĝis ĉefe potistoj kaj teksistoj. Lignaj domoj, la plej malnovaj el la 2-a duono de la 18-a jarcento, havis nur malgrandan masonitan parton ĉirkaŭ la hejtilo. Dometoj estis teretaĝaj kun origine ŝinda gablotegmento, pli poste kovrata per asfalta kartono. Interne estis plejparte unu granda loĝoĉambro, antaŭĉambro kun t.n. nigra kuirejo kun malfermita fajro kaj kamero. Iam estis ankoraŭ parto de la dometo malgranda stalo kaj garbejeto. Dometoj estis ornamitaj per surskriboj, fenestro- kaj pordo-kadroj estis plejparte okulfrape, brile kolorigitaj. Juntoj inter vandotraboj estis ŝmiritaj per argilo kaj kalkitaj. Fine de la 19-a jarcento oni la vandojn kalkis diverskolore - blanke, blue kaj rozkolore. Tiutempe iom post iom oni komencis konstruadi masonitajn dometojn. Betlém estis proklamita memorrezervejo de la ĉeĥa popola arĥitekturo. Vizitantoj povas vidi, kiel la homoj en malgranda urbo vivis, laboris kaj kiajn kutimojn ili havis.

Muzeo kaj galerio[redakti | redakti fonton]

En la muzeo estas eksponaĵoj el ĉirkaŭo de Hlinsko, vizitantoj povas ekkoni historion de instruado kaj metioj. Estas tie ankaŭ specimenoj de estintaj kostumoj kaj modaj akcesoraĵoj. En la galerio estas daŭra ekspozicio de plastikaĵoj de Karel Lidický kompletigata per ekspozicio de bildoj, kiujn prezentas pentristoj, kiuj naskiĝis aŭ kreadis en Hlinsko kaj ĉirkaŭa regiono.

Pliaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Naskiĝo Virgulino Maria. La origina el la jaro 1350 estis malkonstruita kaj la nova finita en la jaro 1745. Malnova fronta turo estis konservita, ĉirkaŭkonstruita baroke. La preĝejo estas neorientita, ununava kun duoncirkla presbiterejo, sur flankoj estas sakristio kaj kapelo. La ĉefaltaro estas el la jaro 1750, portala kun statuoj de Sankta Venceslao kaj Sankta Vito, la altarbildo de J. Worliczek. Bildoj sur flankaj altaroj estas de J. Papáček, la predikejo estas rokoka kun reliefoj, orgeno el la jaro 1776 estas laboro de loka lignaĵisto, betlehemo de loka memlerninto Novák, stana baptujo estas el la jaro 1628.

Urbodomo estas el la jaro 1792, la turo estis alkonstruita en la jaro 1839.

Ježdík domo (Jeĵdjik), sur kiu estas pentraĵoj laŭ proponoj de fama Mikuláš Aleš.

Tvrz (fortikaĵeto) estas konsiderata la plej malnova konstruaĵo en la urbo, en nuna formo sensignifa.

Statuo de Sankta Venceslao en niĉo de la domo n-ro 153, estas baroka el la 1-a duono de la 18-a jarcento.

Statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1840.

Ŝtona kruco antaŭ fronto de la preĝejo estas el la jaro 1873.

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo en Chlum estas baroka el la jaroj 1677 - 98. Ununava kun duoncirkla presbiterejo kaj sakristio sur suda flanko.

Nealta kvadrata ligna sonorilejo apud la preĝejo estas el komenco de la 19-a jarcento kaj portas sonorilon el la jaro 1750 de Carl Sebald, sonorilon el la jaro 1835 kaj sonorilon el la jaro 1875 kun reliefo Krucumado.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭa bela regiono proponas multon da celoj kaj vojoj por turismo pieda kaj biciklista. Vintre estas tre preferata skivojo en urboparto Kouty, prilongigita je 500 m per unika transpontigo de la ŝoseo. Disponebla estas artefarita neĝigado kaj tri skiliftoj.

Fotaĵoj el rezervejo Betlém[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]