Hochthürmerberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hochthürmerberg
monto
Alteco 499,9 m
Situo Nordrejn-Vestfalio, Germanujo
Montaro Ahrgebirge (Ahreifel)
Geografia situo 50° 32′ N, 6° 54′ O (mapo)50.5277777777786.9077777777778Koordinatoj: 50° 32′ N, 6° 54′ O (mapo) f4
Hochthürmerberg (Nordrejn-Vestfalio)
Hochthürmerberg (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Hochthürmerberg
Hochthürmerberg
Situo de Hochthürmerberg
Map
Hochthürmerberg
vdr

Hochthürmerberg estas la nomo de 499,9 m alta monto de la Eifel en la distrikto Euskirchen en Nordrejn-Vestfalio proksime de la limo al Rejnlando-Palatinato (Germanujo).

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

La monto Hochthürmerberg altiĝas en la Ahrgebirge (Ahreifel) sude de la vilaĝo Houverath (distrikto Euskirchen, Nordrejn-Vestfalio) aŭ nordoriente de la vilaĝo Kirchsahr (distrikto Ahrweiler, Rejnlando-Palatinato). La limo inter ambaŭ federaciaj landoj iras laŭlonge de la 440-m-alteclinio trans la suda montoflanko. Najbara monto estas la monto Hasenberg.

Montopinto kaj elrigardejoj[redakti | redakti fonton]

Sur la pinta plataĵo troviĝas restaĵoj de ringremparo. La pinto estas arbarkovrata kaj tial ne estas ebleco por elrigardi. En la itinera parto de la Ahr-Venn-vojo, kiu troviĝas inter Kirchsahr kaj Krälingen troviĝas elrigardejo al la monto Hohe Acht, al la Michelsberg, al Nürburg kaj eĉ al la montoj Scharteberg kaj Döhmberg. Apud Krälingen ekzistas bela elrigardejo al la regiono de la meza kaj malsupra Ahr, vidante la Krausberg, Neuenahrer Berg kaj la najbara Hasenberg.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]