Hoka drato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
detala bildo

Hoka dratorazilklinga drato - angle nomata barbed tape (do "hoka [ŝtal]bendo") aŭ razor wire ("razilklinga drato"), germane NATO-Draht (do "NATO-drato") - estas variaĵo de pikdrato, farita el ŝtala rubando, el kiuj akraj hokoj estas eltranĉataj, kaj kiu poste estas aldone turnata. Ĝia tasko estas forte malfaciligi la pasadon de personoj kaj iugrade ankaŭ de veturiloj tra barilo, kies parto ĝi estas. Kompare al kutima pikdrato la tempo necesa por pasi hokan draton signife pli grandas. Ĝi tial uzatas en instalaĵoj, kiuj estu aparte protektataj de senpermesa aliro aŭ eliro. Krome hoka drato signife pli danĝeras ol pikdrato, ĉar la akraj anguloj, preskaŭ kompareble akraj kiel razilklingoj, kaŭzas pli severajn lezojn en la korpo de homoj kaj bestoj ol la pikiloj de pikdrato. La uzo en privataj areoj en plej multaj landoj ne estas leĝe malpermesata, sed ekzemple en Germanio juĝejoj pro tro granda danĝerigo de infanoj kaj adoleskuloj jam en unuopaj instalaĵoj postulis la malinstaligon de protekta hoka drato.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]